Ponto de la Admiralo

La Ponto de la Admiralo (itale Ponto dell'Ammiraglio) estas mezepoka ponto en la sicilia ĉefurbo Palermo. La ponto situas proksime al Corso dei Mille, kie la rivero Oreto kuris.

Ponto de la Admiralo
Ponte dell'Ammiraglio
vojponto
Lando Italio vd
Situo Palermo
Adreso Piazza Ponte dell'Ammiraglio
Areo 0.41
Situo
Geografia situo 38° 6′ 18″ N, 13° 22′ 30″ O (mapo)38.10513.375Koordinatoj: 38° 6′ 18″ N, 13° 22′ 30″ O (mapo)
Ponto de la Admiralo (Sicilio)
Ponto de la Admiralo (Sicilio)
DEC
Ponto de la Admiralo
Ponto de la Admiralo
Lokigo de Sicilio en Italio
Situo de Ponto de la Admiralo
Map
Ponto de la Admiralo
Parto de Arab-Norman Palermo and the Cathedral Churches of Cefalú and Monreale vd
vdr

La ponto estis konstruita en 1132 per ordono de Georgo de Antioĥio, la admiralo de reĝo Roĝero la 2-a.

Origine la ponto kun dek du pintaj arkoj etendiĝis sur la rivero Oreto, kiu estas ĉirkaŭ 2 kilometroj de la centro de Palermo kaj fluas en la Tirenan Maron. La kurso de la rivero estis deflankigita en 1938, kio signifas ke la ponto de la Admiralo nun staras en parko proksimume 100 metrojn de la rivero.

La konservado de la ponto estis en la Senato de Palermo ekde la malfrua Mezepoko. En 1436, 1672 kaj en 1772 alta akvo damaĝis la ponton, kiu poste estis restarigita. En 1751 la ponto estis difektita de tertremo. La surstratiĝo de la Ponto de la Admiralo devenas de la 19-a jarcento.

La 27-an de majo 1860 trupoj gviditaj de Giuseppe Garibaldi, kiuj batalis por unuiĝinta Italio, renkontis la armeon de la Reĝlando de la du Sicilioj sur la ponto.

Ekde la 3-a de julio 2015, ĝi apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko, ene de la ensemblo Palermaj arab-normandaj konstruaĵoj kaj katedraloj de Cefalù kaj Monrealo.