Popradské pleso
Popradské pleso (antaŭe Rybie pleso; pole Popradzki Staw, germane Poppersee, hungare Poprádi-tó) estas lago en Altaj Tatroj, en Slovakio. Ĝi situas en la valo Mengusovská dolina antaŭ la valo Zlomiská, sub la pintoj Ostrva kaj Kôpky. La areo de la lago estas 6,88 ha, ĝia profundeco 17 m kaj ĝi troviĝas 1 494,3 m alte.
Popradské pleso | |
municipa parto | |
Oficiala nomo: Popradské pleso | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Poprad |
Municipo | Štrba |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Altaj Tatroj |
Situas en | Tatra nacia parko |
Situo | Popradské pleso |
- koordinatoj | 49° 09′ 12″ N 20° 04′ 47″ O / 49.15333 °N, 20.07972 °O (mapo) |
Montarlago | Popradské pleso |
Situo rilate al Tatroj
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.strba.sk | |
![]() |
Apud la lago troviĝas la kabano Chata pri Popradskom plese. Popradské pleso estas la kvara plej granda lago[kie?]. En cembra arbaro proksime de lago estas simbola tombejo mortintoj en Altaj Tatroj.
NomadoRedakti
La lago estis kune kun valo Mengusovská dolina proksime de Mengusovce. Tamen havas nomon de malproksima urbo Poprad. Verŝajne samnoma rivero Poprad kiu iras de lago. Popradské pleso kiel Poppersee mensciita en latina priskribo. Matej Bel en la jaro 1736 memorigas ĝin kiel Rybie oko (Fiŝa okulo) – lago kun multe da fiŝoj. Hungaroj kaj germanoj nomis ĝin Morské oko same kiel poloj, ankaŭ estis nomoj Malé rybie oko aŭ Popradské rybie oko. Oni nomis la lagon ankaŭ Mengusovské pleso.
Turismaj vojojRedakti
La lago piedatingebla tutjare. Al la kabano Chata pri Popradskom plese iras asfalta vojo, aŭte eblas veni nur por loĝantoj kaj laborantoj de la kabano.
- Laŭ signo de trajnstacio de Tatranské elektrické železníce Popradské Pleso daŭras proksimume 1 horo piede.
- Laŭ signo de Štrbské pleso (proksimume 1 horo).
- Laŭ signo de hotelo Sliezsky dom apud Batizovské pleso (3:30 horoj, sed nur somere).