Portalo:Esperanto/Kalendaro/18-a de marto
- 18-a de marto 1936: la finna astronomiisto kaj esperantisto Yrjö Väisälä malkovras nekonatan asteroidon, kiu laŭ lia propono oficiale ricevos de la Internacia Astronomia Unio la nomon 1421 Esperanto.
- 18-a de marto 1967: en Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario, mortas Julio Baghy, unu el la plej eminentaj aŭtoroj de Esperanto-literaturo dum la 20-a jarcento. Li naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en la hungara urbo Segedo.