Portalo:Homoj/Homoj po semajno/19

Rudyard Kipling
Rudyard Kipling

Rudyard KIPLING [REDjerd KIPling] (naskiĝis la 30-an de decembro 1865 en Bombajo, Barato; mortis la 18-an de januaro 1936 en London) estis brita aŭtoro de poezio kaj prozo, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1907.

Li verkis multe por infanoj, sed liaj verkoj estas poezie tiel fortaj, ke ilin legas ankaŭ plenkreskuloj. Lia plej fama figuro estas Maŭglio, knabo edukita de lupoj, do parenco de Tarzano eduktia de goriloj (verkis Edgar Rice Burroughs).