Portalo:Homoj/Homoj po semajno/37

Henriko la 8-a
Henriko la 8-a

Henriko la 8-a (de Anglio) (28-a de junio 1491 en Greenwich; 28-a de januaro 1547 en Londono) estis reĝo de Anglio ekde la 22-a de aprilo (la kronado okazis la 24-an de junio) 1509 ĝis sia morto, ĝis la 28-a de januaro 1547. Li iĝis en 1542 ankaŭ reĝo de Irlando, kiun li antaŭe regis kiel Lordo.

Li estis la unua filo de reĝo Henriko la 7-a kaj Elisabeta de Jorko. Li iĝis Princo de Kimrio post morto de sia frato Arthur Tudor. Li edzinigis la vidvinon de sia frato (Katarina de Aragono) kun permeso de la Papo. Ŝi naskis por li du filojn kiuj abrupte mortis kaj la filinon Maria la 1-a (28-a de februaro 1516 - † 17-a de novembro 1558).