Portalo:Homoj/Homoj po semajno/41

Alexandre Deulofeu i Torres
Alexandre Deulofeu i Torres

Alexandre Deulofeu i Torres (L'Armentera, 1903 – Figueres, 1978) politikisto kaj filozofo pri la historio, verkis pri tio, kion li nomis "Matemàtica de la història" (Matematiko de la historio), cikla teorio pri la evoluo de la civilizacioj.

Alexandre Deulofeu naskiĝis en Armentera la20-an de septembro 1903, kie lia patro laboris kiel apotekisto. En sia tria jaraĝo li translokiĝis en la vilaĝon Sant Pere Pescador kaj post naŭ jaroj okazis nova translokiĝo en la urbon Figueres. Li studis mezlernejan gradon ĉe la Mezlernejo Ramon Muntaner de Figueres kaj poste en Barcelono kaj en Madrido li studis la universitatajn gradojn pri farmacio kaj kemiaj sciencoj, finanta ĉi tiun lastan en Barcelono.