Portalo:Homoj/Homoj po tago/6

Maksim Gorkij
Maksim Gorkij

Maksim GORKIJ (ruse Максим Горький), aŭ realnome: Aleksej Maksimoviĉ PEŜKOV (naskiĝis la 28-an de marto, 1868, mortis la 18-an de junio, 1936) estis rusa kaj sovetia verkisto kaj socia aganto.

Li naskiĝis en Niĵnij Novgorod. De 1906 ĝis 1913 kaj de 1921 ĝis 1931 li vivis eksterlande; post sia reveno al Sovetunio li ja akceptis la tie regantan kulturpolitikon, tamen pro problemoj kun Stalino ne plu rajtis forlasi la landon. En 1936 li mortis en Moskvo. Lia naskiĝurbo honore al li de 1932 ĝis 1990 nomiĝis Gorkij.

Li plurfoje esprimis sin pri Esperanto, ekzemple: "La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj". Pluraj liaj negrandaj verkoj aperis en Esperanta traduko.