Portalo:Televido/Elmontraĵo

Internacia Televido (aŭ ITV) estis interreta televidkanalo en Esperanto. La projekto estis iniciata en 2003 de Ĝangalo E-Portalo. En februaro kaj marto 2004 Flavio Rebelo, ĉefredaktoro de la retportalo Ĝangalo, prelegvojaĝis en Eŭropo por promocii la projekton inter la eŭropaj esperantistoj. La kanalo celis montri diversajn programojn esperantlingvajn kiel kinofilmojn, dokumentariojn kaj Esperanto-kursojn.

Oni ne sukcesis kolekti la planitan startan kapitalon (35.000 eŭrojn), sed nur 23.000 eŭrojn. Tamen la iniciatintoj ne nuligis la tutan projekton, sed ekfunkciigis ĝin kun ŝanĝita, iom simpligita formo.

Pluaj informoj pri Internacia Televido...