Posadniko

(Alidirektita el Posadnik)

Posadniko (ruse Посадник, posádnik) estas urbestro (aŭ provincestro, oni tiam ne ĉiam distingis urbon mem de la teritorio, kiun ĝi posedas), kiun enpostenigis princo aŭ veĉeo en Rusjo.[1]

Apero de la vorto redakti

La vorto estas samradika kun la rusa vorto “posaditj” (ruse “посадить”, “sidigi”), posadniko estas “sidigita”. Unuafoje tiu vorto aperas en la Unua Novgoroda kroniko ĉe la jaro 977:

 
 … А Ярополкъ посади посадникы в НовЂгородЂ; и бЂ владЂя единъ в Руси   … Kaj Jaropolk enpostenigis (laŭvorte: “sidigis”) siajn posadnikojn en Novgorod kaj sola regis en Rusjo 
— Unua Novgoroda kroniko[2]

La unua posadniko, kies nomon nun estas konata, estas Dobrinja, kiu estis onklo de Vladimiro la Unua, kaj tiu lasta “sidigis” lin anstataŭ si en 980 en Novgorod.[3] De komence per la vorto “posadniko” oni povis nomi kaj suban princon, kiun la pli ĉefa princo, lia parenco, princigis en iu sia urbo (ne en la ĉefurbo), kaj iun personon, kiun princo nomumis urbestro okaze de sia foresto. Poste (en Novgorod en 1136, en Pskov en 1308) tiu vorto komencis signifi la plej ĉefan postenon, okupata de elektita persono.

Posadniko de Novgorod
Новгородский Посадник
 
Moderna desegnaĵo laŭ la novgoroda sigelo de 1426.
pozicio • slava titolo
Lando Novgoroda respubliko
De 980
Ĝis 1478
Unua Dobrinja, onklo kaj militestro de Vladimiro la 1-a de Kievo
Lasta Foma Andreeviĉ (Kurjatnik)
 
vdr

En Novgorod[4] redakti

Kiel la unua novgoroda posadniko nomas Gostomislon, sed tiu estas legenda persono. Tamen lia ĉeesto komence de ĉiuj listoj estas grava – tio signifas, ke kronikistoj de lastaj tempoj de la Novgoroda respubliko rigardis la potencon de posadnikoj pli frua, do pli natura, ol la potenco de princoj, kaj tial ili aldonis tiun legendan Gostomisl-on (kiu, se li efektive iam vivis, certe ne estis posadniko) al la listo de posadnikoj.

Posadnikoj ekde la 10-a ĝis la mezo de 11-a jarcento estris nur kiam prnco ne ĉeestis en la urbo. Ekde 1088 ĝis 1136 posadnikoj ekzistas ĉiam, ilin plej ofte enpostenigas posadnikojn, sed foje ili jam en tiu periodo ilin elektis veĉeo. En 1136 princo Vsevolod Mstislaviĉ fuĝis dum batalo, tial novgorodanoj forpelis lin. Post tio ili invitis alian princon, sed post tiam princoj fariĝis dungitaj militestroj, kiujn oni invitis kaj forpelis laŭplaĉe. Eĉ la restadejon de princo oni forigis el la urbo mem kaj situigis apude. Kaj posadnikoj fariĝis multe pli ĉefaj ol princoj. Formiĝas kelkaj grupoj da bojaroj, kiu aperis en diversaj partoj de la urbo, kiuj luktis inter si por dum elektado sian samgrupanon posadnikigi.

Posadniko en 13501354 Oncifor Lukiniĉ reformis ŝtatan strukturon, kaj post tio posadnikoj estis 6 de diversaj partoj de la urbo, ili estis elektitaj dumvive kaj nomiĝis “malnovaj posadnikoj”, kaj el ili oni ĉiujare elektis ĉefposadnikon (ruse степенной посадник)[5] Li mem rifuzis esti ĉefposadniko. Post novaj reformoj malnovaj posadnikoj multiĝis: post 14181419 ili estis 12, post 1423 – 24, en la komenco de 1460-aj jaroj ili estis 36, kaj ĉefposadnikojn oni jam elektadis ĉiuduonjare.

Ankaŭ la posteno “posadnik” ekzistis en aliaj novgorodaj urboj. Oni enpostenigis tieajn posadnikojn el Novgorod. Tiel estis, ekzemple, en Pskovo ĝis 1348 kaj en Rusa.

Post la konkero de Novgorod fare de Grandprinclando Moskvo, la posteno “posadnik” estis abolita.

Ekde 12-a de septembro 1991 ĝis 7-a de aprilo 1994 urbestron de Novgorod oni oficiale nomis posadniko[6].

Listo de posadnikoj redakti

Vidu la artikolon Listo de Novgorodaj posadnikoj.

En Pskova respubliko redakti

En Pskova respubliko ekde 1308 ĝis 1510 oni konas 78 posadnikojn. Ĝis 1348 pskovajn posadnikojn oni enpostenigis el Novgorod. Post kiam Novgorod agnoskis sendependecon de Pskov, pskovanoj memstare elektadis siajn posadnikojn ĝis la konkero de Pskovo fare de la granprinclando Moskvo en 1510.

Referencoj redakti

  1. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de Volodimir Pacjurko
  2. La Unua Novgoroda kroniko, la malaĝa versio (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaro 977 (“В лЂто 6485 [977]”).
  3. La Unua Novgoroda kroniko, la malaĝa versio, serĉi la jaron 980.
  4. Янин В.Л. Новгородские посадники. Moskvo, 2003. ISBN 5-94457-106-3.
  5. Oncifor Lukiniĉ en la Granda Sovetia Enciklopedio.
  6. Александр Власов, Краткая история общегородского голосования за звание мэра Великого Новгорода. Часть I Arkivigite je 2021-04-11 per la retarkivo Wayback Machine