Post Lucía (originala hispanlingva titolo: Después de Lucía) estas meksika filmo (dramo), kiun reĝisoris Michel Franco. En majo 2012 ĝi ricevis premion ĉe la Festivalo de Cannes en la sekcio Certa Rigardo. La premiera prezento en Meksiko okazis vendrede je la 19-a de oktobro 2012.

Post Lucía
filmo
Produktadlando Meksiko
Originala lingvo hispana
Kina aperdato 19-a de oktobro 2012
Daŭro 93 min.
Reĝisoro(j) Michel Franco
Produktisto(j) Michel Franco
Scenaro Michel Franco
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Meksiko
Ĉefrolantoj Tessa Ía González Norvind kaj Hernán Mendoza
IMDb
vdr

Historio redakti

La historio priskribas la rilaton inter Roberto (Hernán Mendoza) kaj sia 17-jara filino Alejandra (Tessa Ía). Roberto estas deprimita pro la perdo de sia edzino ĉe trafikakcidento kaj decidas foriri de Puerto Vallarta kaj translokiĝi al la urbo de Meksiko. Alejandra volas helpi al sia patro, sed en la nova lernejo de Alejandra la situacio estas malfacilega: Ŝi fariĝas viktimo de lerneja persekuto kaj de ĉikanado flanke de la novaj kunlernejanoj. Ŝi decidas esti forta "prenante" la rolon de la patrino kaj diras nenion al la patro por protekti lin.

Reĝisorado redakti

La reĝisoro de la filmo estis Michel Franco.

Rolantoj redakti

Protagonistino: Tessa Ía redakti

La ĉefrolistino estas Tessa Ía González Norvind, kiu reprezentas al Alejandra, la knabino kiu estas la viktimo de lerneja persekuto. Temas pri la filino de la meksika aktorino Nailea Norvind, Tessa Ía antaŭe aktoris en la meksika filmo "Fajro" Fajro (hispanlingve: "Fuego", reĝisorita de Guillermo Arriaga Jordán

Pri Hernán Mendoza redakti

Hernán Mendoza, kiu reprezentas al Roberto, la patro de Alejandra, laboris por la televido kaj en diversaj filmoj.

Eksteraj ligiloj redakti