Potelle estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 350 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Potelle
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
INSEE kodo 59468 [+]
Poŝtkodo 59530
Kodo laŭ INSEE 59468
Politiko
Urbestro S-ro Guislain Cambier
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 350 (1 999)
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°14′06″N 3°39′51″O  /  50.235°N, 3.66417°O / 50.235; 3.66417 (Potelle) (mapo) Koordinatoj: 50°14′06″N 3°39′51″O  /  50.235°N, 3.66417°O / 50.235; 3.66417 (Potelle) (mapo)
Alto 104 m - 147 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,04 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Potelle en Francio
50° 14′ 06″ Nordo 3° 39′ 51″ Oriento / 50.235 °N, 3.66416666667 °O / 50.235; 3.66416666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Potelle [+]
vdr

Geografio redakti

Potelle estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Potelle troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Potelle etendiĝas sur 4,04 km².

Vidindaĵoj redakti

La kastelo de Potelle estis konstruita en la 14-a jarcento de Gilles de Potelles. Ĝi konservis sian mezepokan militistan arkitekturon.

Administrado redakti

Potelle apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti