Potsdama stacidomo de Berlino

stacidomo de Berlino

La Potsdama stacidomo de Berlino - germane Berlin Potsdamer Bahnhof - estis la unua fervoja stacidomo en Berlino. Ĝi estis en la urbocentro proksime de la Potsdama placo (Potsdamer Platz). La stacio estis malfermita en 1838 sur la unua Prusa fervoja linio. Dum pli ol cent jaroj ĝi servis longdistancan kaj antaŭurban trafikon. De 1869 ĝis 1872 la finstacio estis principe rekonstruita kaj en 1891 du stacidomaj aloj, la Potsdamer Ringbahnhof kaj la Wannseebahnhof, estis aldonitaj. Ĝi perdis parton de siaj devoj por loka trafiko en 1939 kiam la proksima subtera stacio Potsdamer Platz en la nord-suda tunelo estis malfermita. En februaro 1945 la stacidomo pereis pro la Aliancaj aviadilaj atakoj sur Berlino. Post la Dua mondmilito, parto de la ringostacio estis nelonge uzita denove por antaŭurba trafiko ĝis 1946. La kargostacio antaŭ la pasaĝerstacio restis parte en operacio dum la Berlina dividado. Intertempe ĉiuj fervojaj sistemoj kaj konstruaĵoj estis malmuntitaj. Sur la antaŭa stacidomo estas plejparte verdaj areoj, kelkloke ankaŭ loĝkvartaloj.

Potsdama stacidomo de Berlino
Originala nomo Berlin Potsdamer Bahnhof
la stacidomo ĉirkaŭ la jaro 1850
la stacidomo ĉirkaŭ la jaro 1850
eksa fervoja stacidomo • kapostacio
Situo
Lando Germanio Germanio
Loko Berlino
Geografia situo 52° 30′ 25″ N, 13° 22′ 32″ O (mapo)52.5070313.37553Koordinatoj: 52° 30′ 25″ N, 13° 22′ 32″ O (mapo)
Potsdama stacidomo de Berlino (Berlino)
Potsdama stacidomo de Berlino (Berlino)
DEC
Potsdama stacidomo de Berlino
Potsdama stacidomo de Berlino
Potsdama stacidomo de Berlino
Situo de Potsdama stacidomo de Berlino
Map
Potsdama stacidomo de Berlino
Ecoj
Historio
Malfermo 1838
Aktuala stato Detruita
Administrado kaj utiligado
vdr
kaj, renovigita, ĉirkaŭ la jaro 1900

En la Esperanta literaturo redakti

La stacidomo cetere prezentiĝas en la originale esperantlingva romano Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz.