Kiel akvo de l' rivero

Kiel akvo de l' rivero [1] estas grava esperantlingva romano, verkita de Raymond Schwartz. Ĝi estis unuafoje eldonita en 1962 ĉe Stafeto, la eldonejo de Juan Régulo Pérez, La Laguna, Kanarioj, Hispanio. Dua eldono sekvis jam en 1963. En 1987 aperis represa plia eldono fare de la eldonejo Iltis en Saarbrücken (Germanio). La nuntempan version en 1991 publikigis la eldonejo Edistudio en Pisa (Italio) kaj produktis la presejo Spindulys en Kaŭno (Litovio).

Kiel akvo de l' rivero
Kiel akvo de l' rivero
Kiel akvo de l' rivero
Aŭtoro Raymond Schwartz
Eldonjaro 1962
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 488
vdr

Precipaj redakti

Kiel akvo de l' rivero sekvigas al oni la paŝojn de juna Parizano, nome Pierre Touchard, kiu pro intereso pri la germana kulturo foriras labori dum jaro en Berlino. Tiam, en 1913, neniu antaŭvidis la venontan militon kaj Pierre ektroviĝas kvazaŭ en kaptilo en urbo subite malamika, kiam alvenas fulmrapide la krizo, fine de julio 1914. Li tamen sukcesas fuĝi, transpasi la limon al la franca Loreno kaj travivos hejme ambaŭ mondmilitojn.

La romano konsistas el tri partoj : Facila vivo, La uragano leviĝas, Kaj oni rekomencis.

Kvankam tiu vivo tiel resumita ŝajnas plej aventurplena, la romano neniel estas aventurromano. Temas precipe pri la fragila feliĉo de la pacaj jaroj kun ties simplaj ĝojoj (elvokiva, kolor- kaj humurplena geedziĝfesto en Loreno, jarfina « kanibala vespero » de novaj abiturientoj en Parizo, mirinde kortuŝa familifesto ĉe Kristnasko en Berlino, ktp.). En la baldaŭ malamika ĉefurbo Pierre vivas tute kiel ano en la berlina familio Geist. Li amindumas kun la « milda, serenmiena blondulino » Annemarie Balkenwirth, sed kvazaŭ simbole ambaŭ konsciiĝos pri sia amo nur kiam la « uragano leviĝas », kaj Annemarie povas nur helpi sian karulon fuĝi hejmen kiel eble plej rapide, sed malespere : Pierre forlasas la germanan militfrenezecon nur por retrovi la francan.

Nur la plej raciemaj komprenas kaj kontraŭstaras la lavangon da stulteco, eĉ nur pasive, kiel la senespera D-ro Kiebitz, la klarvida Annemarie, la saĝa onklo Dulong. Ĉi-tiu klarigas la sencon de la titolo : homoj estas kvazaŭ gutetoj en rivero, kiu forportas ilin. Sed li tuj korektas la fatalisman metaforon :

 
  Estas diferenco. Akvoj devas sekvi sian fluejon (…) Popoloj estas liberaj decidi pri sia direkto. Tie kuŝas la espero.  

Post la milito Pierre spertas tutordinaran vivon, kiel asekuragentejestro en Asnières ĝis la alveno de la Dua Mondmilito. Kiel rezervkapitano li partoprenas la « strangan militon », antaŭ ol esti kaptata de la germanoj dum la « Fulmomilito » (Blitzkrieg). Dank' al tiuokaza renkonto kun malnova amiko de sia berlina restado, la ĉiame ridema kontraŭknalisto Hans Paulig, Pierre sukcesas forfuĝi. Sub kaŝnomo "Bouchardelle", li integriĝas en la Rezistmovadon en Marseille. Li tute ne atendas denove renkonti tie sian solan amon, la senespere perditan Annemarie.

Bedaŭrinde la fluo de la rivero ne haltas kaj tuj ekrompas la Gestapo tiujn amrevojn, despli ke Paul von Bastrow, filo de Annemarie, iĝinta fama leŭtenanto en la germana Wehrmacht kaj nazia fanatikulo, ekaperas por aĉe kondamni sian propran patrinon kaj sendigi ŝin en koncentrejon. Ne tiel finiĝas la romano. Pluaj teatrofrapoj ankoraŭ okazos en la posta vivo de tiu kompatinda Pierre, sed rakonti ilin ĉi tie ne estus lojale…

Humuro kaj humanismo redakti

Kiel akvo… estas nepre leginda. Ties rakonto mem ne estas ĝia ĉefa kvalito, sed mirinda estas la arto de ties verkisto. Schwartz videble ŝatas naski ĉiajn sentojn ĉe siaj legantoj : ĝiskoran emocion, simplaniman feliĉon antaŭ la ĉiutaga kaj pacema vivo de kamparanoj, ĉu ridete, ĉu ridege. Ĉar Schwartz enkondukas plezure petolulojn aŭ kolorajn personojn en amuzajn epizodojn. Kiu leginto povas forgesi la du ĝendarmojn Auchoux kaj Perelli (« Klara kiel pipsuko ! ») ? la necesegan « sentaŭgulon » Albert Bignol ? la petoleman kontraŭknaliston Hans Paulig (kepre!) ? kaj tiom da neimiteblaj priskriboj aŭ friponaj scenoj, kiujn la verkisto evidente frandas ?

Rimarkinde : Schwartz videgas ian teneron por ĉiuj siaj personoj, senescepte. Neniu el ili estas malbonulo aŭ fiulo, eĉ tiuj, kiuj malbone agas, ĉar tiel farante ili kredas prave agi.

Tial estas Kiel akvo de l' rivero humanisma verko. Nenie rakontas Raymond Schwartz la militon, ĉie li aperigas ĝin kiel kriman stultaĵon, kiu rompas almenaŭ la kvietan feliĉon, incitas malamon kaj mortigemon, disŝiras milionojn da vivoj. Pro la milito Pierre kaj Annemarie perdis pli ol 30 jarojn, sen paroli pri tiuj, kiuj simple perdis sian vivon ĉe la batalkampo, kiel Hugo Geist, kies amatino Hedi estis jam restonta sola.

Laŭflue, kontraŭflue redakti

Alia afero estas decidi, ĉu vere estas « heroo » en tiu romano. Pierre certe ne estas. Dum ĉiuj eventoj li aperas kiel unu el tiuj « gutetoj », pri kiuj parolis onklo Dulong. Kvankam li evidentiĝas bonkora kaj ĉiam estigas simpation, neniam li kapablas kontraŭstari la fluon, kiun li nur travivas, despli ke politiko tute neniel interesas lin. La berlina studestro Kiebitz estas pli bone informita pri Jaurès ol la franca instruisto Pierre mem ! Kiam la kaptilo fermiĝas ĉirkaŭ Pierre komence de aŭgusto 1914, nur la providenca Annemarie ebligas lin forfuĝi kaj savi sin. Pli malbone, kiam li provas iniciati, tio iĝas katastrofa. Ĉe la alveno de la Gestapo en Marseille, li fuĝas dirante al Annemarie :

 
  Restu kvieta ! Estas por mi. (…) Provu prokrastigi, retenu ilin. Rakontu… kion vi volas.  

Nekredeble, Pierre tiamaniere liveras sian ĵus retrovitan amatinon al la nazioj. Li certe bedaŭros tion, sed poste, tro malfrue…

Finfine, ĉu ne aperas iel strange Annemarie Balkenwirth kiel la vera « heroino », aŭ ĉefrolulino en tiu romano ? Kvankam ŝi aperas nur je la paĝo… 129-a, nur ŝi ĉiam pravas, saĝe parolas kaj agas, enpersonigas ĝustan etikon, kaj precipe influas la disvolviĝon de eventoj kaj foje regas ilin. Annemarie iel enkorpigas la homan rezisteron aluditan de la bona onklo Dulong, tiun animon, kiu kontraŭfluas la « akvon de l' rivero » !

Referencoj redakti

  1. Literumita kun majuskloj "Kiel Akvo de l' Rivero" ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 649, ISBN 978 1 59569 090 6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti