Pozondón
Pozondón [pozonDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.
Pozondón | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44368 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 34′ N, 1° 28′ U (mapo)40.5610219-1.4699499Koordinatoj: 40° 34′ N, 1° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 407 m [+] | ||
Areo | 67,635526 km² ( 676 3.5 526 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pozondón [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 50 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj. Pozondón estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.
Pozondón estas sur tre montara areo je 1 407 msm, komunikebla laŭ la komarka ŝoseo A-1511 kun Bronchales sudokcidente kaj Santa Eulalia del Campo oriente kaj de tie al Teruelo.
Historio
redaktiEstas restaĵoj de Neolitiko kaj de iberoj.
La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.
Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Pozondón kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Bronchales en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj forstado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 47 loĝantoj.
Altiraĵoj estas la preĝejo, la tri ermitejoj, popola arkitekturo, urbodomo, placo kun cisterno, ruinoj de la kastelo, naturaj lokoj, pinaroj.