Bronchales [bronĈAles] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Bronchales
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44367
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 454  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 1° 35′ U (mapo)40.5089908-1.5885303Koordinatoj: 40° 31′ N, 1° 35′ U (mapo) [+]
Alto 1 569 m [+]
Areo 59,601595 km² ( 596 0.1 595 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bronchales (Provinco Teruelo)
Bronchales (Provinco Teruelo)
DEC
Bronchales
Bronchales
Situo de Bronchales
Bronchales (Hispanio)
Bronchales (Hispanio)
DEC
Bronchales
Bronchales
Situo de Bronchales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bronchales [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 55 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj. Bronchales estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Bronchales estas sur tre montara areo je 1 569 msm, komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-2709 al Noguera de Albarracín, kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1511 nordoriente al Pozondón kaj nordokcidente al Orihuela del Tremedal.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de iberoj, kaj de la romia epoko restaĵojn de terra sigilata en la bieno "EL Endrinal". En islama epoko la areo apartenis al la tajfo de Zaragozo. Al epoko de kristan-islamaj militoj apartenas mencio en Cantar de Mio Cid, nome "Por Santa María vos vayades passar... trocieron a Santa María e vinieron a albergar a Fronchales" (verso 1475).

La originoj de la nuna loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj. Pedro Ruiz de Azagra en 1171 konkeris por kristanoj la areojn de Albarracín kaj ties montaron. La paroĥo de Bronchales (Roncales) aperis kiel unu de sep paroĥoj de la Diocezo de Albarracín en la Ĵuro de ties unua episkopo, Don Martín.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Bronchales kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Bronchales en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj), krom somera turismo, kaj industrio de akvo kaj ŝinko. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 424 loĝantoj. Ĉiuokaze Bronchales estas la tria plej loĝata urbeto en la komarko, post nur Albarracín kaj Orihuela del Tremedal.

Inter apudaj lokoj menciindas Orihuela del Tremedal, kun tre bona konservado, Ródenas same elstara pro urba popola arkitekturo el ŝtono, Noguera de Albarracín kaj Pozondón. Plej vizitata estas la monumenta urbo Albarracín.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti