Noguera de Albarracín

Noguera de Albarracín [noGEra dealbaraZIN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín. La loknomo Noguera estas etimologie komprenebla kiel Juglandarbejo, dum de Albarracín aludas al la komarko kaj al la montaro samtempe.

Noguera de Albarracín
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44113
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 131  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 1° 36′ U (mapo)40.4588517-1.5977209Koordinatoj: 40° 28′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 386 m [+]
Areo 47,436064 km² ( 474 3.6 064 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Noguera de Albarracín (Provinco Teruelo)
Noguera de Albarracín (Provinco Teruelo)
DEC
Noguera de Albarracín
Noguera de Albarracín
Situo de Noguera de Albarracín
Noguera de Albarracín (Hispanio)
Noguera de Albarracín (Hispanio)
DEC
Noguera de Albarracín
Noguera de Albarracín
Situo de Noguera de Albarracín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Noguera de Albarracín [+]
vdr

Geografio redakti

 
Rivero Noguera.
 
Formacioj en El Molar (Noguera).

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, je 175 km de Zaragozo, regiona ĉefurbo, kaj je 142 km de Valencio. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj brutobredado de ŝafoj. Noguera de Albarracín estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono. Noguera de Albarracín estas sur tre montara areo je 1 386 msm, tre malfacile komunikebla, nome laŭ la regiona ŝoseo A-2709 norde kun Bronchales, kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1512 nordokcidente kun Orihuela del Tremedal kaj sude kun Tramacastilla.

En Noguera estas Nacia Ĉasrezervejo de Universalaj Montoj, protektita birdareo Zona Especial de Protección de Aves, protektita areo de la Reto Natura 2000 kaj Loko de Komunuma Intereso (LIC). Estas multaj fontoj.

La maksimumaj altaĵoj estas Sierra Alta (1854 msm), Peña Blanca (1844 msm), Negradela (1819 msm), El Cerritón (1794 msm) kaj El Puntal de la Hierba (1776 msm). La minimuma altaĵo estas de 1290 msm sude de la municipa teritorio, en la kunfluejo de la riveroj Garganta kaj Noguera. La diferenco de ekstremaj niveloj estas tial de 564 msm, dum la averaĝa altitudo estas de 1572 msm.

En la montaro estas tre alta plantodiverseco sed en arbaro hegemonias la arbara pino (Pinus sylvestris) kaj la Pirenea kverko (Quercus pyrenaica) kun pli ol 60%. Sed estas ankaŭ multaj aliaj kverkoj (Quercus faginea), taksusoj (Taxus baccata), juniperoj (Juniperus sabi kaj Juniperus communis), poploj (Populus), ulmoj (Ulmus minor), fraksenoj (Fraxinus), salikoj (Salix)... Abundas ankaŭ fungoj. Pri faŭno abundas en la montaro mamuloj, ĉasbirdoj, arbaraj birdoj ktp.

Historio redakti

 
La preĝejo.

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj el la areo de Nájera. Fakte la montaro Albarracín estis en disputo inter Navaro kaj Aragono. Je la malfermo de la katedralo de Albarracín (16an de Aŭgusto 1200) estis registro de ĉersto de la paroĥo de Noguera.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Noguera de Albarracín kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Villar del Cobo en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

La familinomo Noguera estis grava en Aragono kaj la katalunlingva landaro.

Aktualo redakti

 
Vintra aspekto.

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado, konstruado kaj turismo, iam forstado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 142 loĝantoj. Nune reveno de lokanoj somere ludas gravan rolon por la loka ekonomio.

Altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Mikaelo, kun eterna kalendaro sur la fasado kaj iam juvela kruco, nun en la Muzeo de la Katedralo de Albarracín; popola arkitekturo, naturaj lokoj, kiel fontoj, lageto, ravinoj, pinaroj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti