Pra-elama skribo

(Alidirektita el Pra-elama skribsistemo)

La Pra-elama skribo estis frua duonpiktografa skribsistemo por konservo de tekstoj en la antikva elama lingvo. La skribsistemo kreiĝis antaŭ 5000 jaroj (inter la jaroj 3200 ĝis 2700 antaŭ nia erao) en la regno Elamo, kaj uziĝis multe pli frue ol la kojnoforma skribo estis enkondukita ekde la 22-a jarcento antaŭ nia erao. Necertas ĉu la pra-elama skribo estis la rekta antaŭulo de la linia elama skribo kiu poste uziĝis samtempe kun la kojnoforma skribo. Kaj la pra-elama kaj la linia elama skriboj restas plejparte nedeĉifritaj, kaj estas nura spekulado postuli interrilaton inter la du.

Tabulo kun nombraj signoj - pra-elama skribo en argilo, Suzo, Uruka periodo (jaroj 3200 ĝis 2700 antaŭ nia erao). Sekcio de Orientaj Antikvaĵoj, muzeo Luvro en Parizo.