Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Balatonakali)
La Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Balatonakali.
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Balatonakali
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonakali |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La iama Akali jam dum la mezepoko havis romanikan preĝejon. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la preĝejo ruiniĝis. En 1787 la preĝejo plene renkonstruiĝis, sed oni profitis la restintajn murojn. En 1827 la piaristoj renovigis ĝin.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en la vilaĝo. En la fasado meze la kvadrata turo reliefas, en la turo mem estas la enirejo. La navo finiĝas en duonronda absido. Interne la ĉefaltaro, predikejo kaj meblaro estas frua klasikismo el la unua duono de la 19-a jarcento. La bildoj estis pentritaj en 1838.
Kermeso okazas en la 14-an de septembro aŭ en la plej proksima dimanĉo. La zorganta paroĥo estas en Nemesvámos.