Preĝejo Emeriko de Hungario (Villány)

Preĝejo Emeriko de Hungario en Villány, en urboparto Virágos

La preĝejo Sankta Emeriko de Hungario estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Villány, ĝis la unuiĝo en 2002 en apuda vilaĝo Virágos.

Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario (Villány)
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario (Villány)
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Villány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Siklós
paroĥo en Márok, Kossuth u. 38.
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Villány, Zalka Máté u. 1, 7773
vdr

Historio

redakti

Pri la mezepoka religia vivo de Márok mankas informoj. Pri konstruado de tiu ĉi kirko estas diversaj konstrujaroj: 1793 aŭ 1795. La nova liturgia spaco pretiĝis en 1998. La vilaĝo en 2002 aliĝis al Villány, sed la paroĥo restis plu en la apuda vilaĝo Márok.

Konstruaĵo

redakti

La preĝejo situas sola, sed antaŭe estas videblaj kruco kaj statuo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo, al la enirejo kelkaj ŝtupoj kuras. La turpinto estas bulba. Super la enirejo estas kvadrata fenestro. Ĉe la navofino estas videblaj sakristio, en la alia flanko kapelo.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Fontoj

redakti
 
Preĝejo Emeriko de Hungario (Villány)