Preĝejo Johano Baptisto (Hegyvidék)

La kristana preĝejo de Johano Baptisto estas romkatolika moderna konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Hegyvidék.

Paroĥa preĝejo Johano Baptisto
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Hegyvidék
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Hegyvidék
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Hegyvidék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika preĝejo estis konstruita en 1934, la paroĥo post 5 jaroj. Jam en 1941 la konstruaĵo ne sufiĉis por la preĝej-vizitantoj. Oni komencis konstrui pli novan, sed pro la 2-a mondmilito nur la subpreĝejo pretiĝis. Dum la frua socialismo ne okazis plukonstruo, nur en 1967 serva domo estis konstruita. En la 1960-aj jaroj la malnova preĝejo estis iom pligrandigita kaj sakristio estis konstruita. Depost la socialismo la katolikoj aĉetis la servan domon kaj en la iama subpreĝejo oni establis tombejon pri urnoj. Ankaŭ estas projekto trakonstrui la domon al impona preĝejo. En 2001 la originala preĝejo estis denove pligrandigita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, kie meze estas la enirejo, pli supre la kvadrata turo altiĝas. La navo formas longan brikon, la sanktejo estas rektangula. Menciindas la vitraloj.

Fontoj redakti