Preĝejo Maria Helpantino (Trutzhain)

moderna katolika kirko en Germanio

La romkatolika pilgrimokirko Mario Helpantino (germane: Wallfahrtskirche Maria Hilf en Schwalmstadt-Trutzhain en la germana federacia lando Hesio famiĝas pro la ĉiujara Quinau-pilgrimo, la ununura eklezie agnoskita pilgrimo en Norda Hesio.

Preĝejo Maria Helpantino
kristana preĝejo
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj50° 54′ 14″ N, 9° 16′ 21″ O (mapo)50.9049.2726Koordinatoj: 50° 54′ 14″ N, 9° 16′ 21″ O (mapo)

Preĝejo Maria Helpantino (Hesio)
Preĝejo Maria Helpantino (Hesio)
DEC
Preĝejo Maria Helpantino
Preĝejo Maria Helpantino

Map
Preĝejo Maria Helpantino
Vikimedia Komunejo:  Wallfahrtskirche Trutzhain [+]
vdr
Pilgrimadkirko Mario Helpantino

Antaŭaĵoj redakti

 
Interno
 
Mario graveda, Trutzhain

En 1948 celebriĝis en mizera barako de iama internigejo por militkaptitoj (Stalag IX A) kristnaska diservo nokta; tuj poste forpelitaj germanoj, kiuj mallibervole gastis surloke, sekve fondis la Komunumon Virgulino Maria, helpo de la kristanoj. La nomo elektitis pro la sampatroneca kirko apud Zlaté Hory (germane Zuckmantel, pole silezie Złote Gůry).

Jam en 1949/50 el baraka iĝis pilgrima kirko kaj renkontiĝloko de pilgrimantoj el Květnov/Quinau (Distrikto Chomutov). Forpelitaj sudetgermanoj el tiu regiono reorganizis sian tradicion pilgrimon en la nova patrujo okcidentgermania. De tiam ĝi okazas ĉiun unuan dimanĉon de julio. Ĝiaj radikoj estis raportoj pri apero de la Virgulino en Květnov. Trifoje oni pligrandigis la barakan preĝejon ĝis la finfina meto de fundamenta ŝtono por nova, "vera" kirko.

Tendokirko redakti

 
Episkopo Algermissen en la pilgrimad-mesvestaĵoj

Danke al la novkonstruo de la Tendokirko la kvartalo Trutzhain, kiu mem estiĝis el la iamaj tendaroj porrifuĝintaj, ricevis novan centron spiritan. Temas pri la ununura pilgrimadkirko en Norda Hesio; ĝi estas libere alirebla ankaŭ al handikapuloj dispondigante pli ol 200 sidlokoj. En la Mario-kapelo troviĝas la madono-figuro kun mantelego kies faron komisiis la forpelitaj orientgermanoj. En 1987 la lignoskulptisto Anton Reinelt faris duan madonon, la t.n. mater gravida, gravedan Marion; tiu ĉi aspekto de Mario inter la veneradfiguroj maloftas. Ambaŭ madonoj imitas la figurojn de Quinau; en la paroĥeja ĝardeno troviĝas eĉ tria madonofiguro.

Kiel unusola katolika kirkokonstruo pli granda en la Schwalm-regiono la Helpantino-kirko fariĝis laŭ planoj de la kasela arĥitekto Josef Bieling en plena harmonio kun la ideoj de la Dua Vatikana koncilio. La tendokirko per Mario-kapelo unuiĝas kun la paroĥejo kaj per la paroĥeja hejmo kun la kampanilo. Ekde 2012 la tuto estas kulturmonumento protektita. La formo kirka aludas la Triunuon; la tendo estu simbolo por nia tutviva migrado kaj la migrinta popolo Izraelo en la Malnova Testamento. Krome la malnormalo arĥitektura memoru la sorton malfacilan de la unuaj komunumfondintoj orginaj el la Ercmontaro. Fondo de eta monaĥejo de la ordeno de la Oblatoj de la senmakula Virgulino (OMI) el la Bonifaco-klostro de Hünfeld en la jaro 2009-a en Schwalmstadt-Ziegenhain radikas rekte en la pilgrimadoj de Trutzhain.

Repaciĝo redakti

La unuaj repaciĝaj renkontiĝoj de iamaj francaj militkaptitoj kun forpelitaj germanoj okazas en 1970 kun ekumenisma diservo. Invitite de la Kyffhäuser-veteranklubo la eksaj kaptitoj vizitis Trutzhain poste plurfoje, kio ankaŭ en Francio dokumentiĝis. Danke al la kunlaboro estiĝis en 1983 la Pacmuzeo, danke al la franca monsinjoro Pierre Dentin kaj la trutzhain-ano Horst Munk. Fine ambaŭ ricevis la Federacian meritkrucon pro pli ol tridekjaraj klopodoj interpopolkomprenaj. Ankaŭ flegiĝis kontaktoj al fideluloj ĉeĥaj kaj en 2008 kaj 2009 monsinjoro Miroslav Dvoŭletý el Jirkov (apud Chomutov) ĉeestis.

Kazubloj pilgrimaj redakti

En projekto speciala fariĝis en 2007/08 ses unikaj kazubloj por la Quinau-pilgrimo de Trutzhain. Studentoj de la Metiakademio kasela (Werkakademie für Gestaltung Hessen) kaj la tekstildezajnisto Henning Harms kreis por tiu ĉi pilgrimo novajn kazublojn. Laŭ iliaj desegnaĵoj faris la teksofabriko de Rudolf Egelkraut la produktojn kune kun la tajloristino Ingeborg Bechstedt el Lohfelden. Pro ilia unikeco oni aljuĝis en aŭgusto 2009 dezajnpremio por ili en Kaselo.

Pilgrimejo redakti

Ekde la kirkokonsekro pilgrimadas okaze de la Quinau-pilgrimo multo da fideluloj el multaj regionoj pli malpli foraj. Ekde 2007 ĝi estas parto de la ekumenisma Elizabeto-pilgrima pado. Por la pilgrimuloj apud la kirko en 2008 konstruiĝis tendo kun gastiga kapacito de 18 personoj por la periodo inter pasko kaj oktobro. En 2009 estiĝis krome pilgrimomuro ĉe la maria groto kie metiĝas ŝtonoj kiel videblaj signoj pilgrimaj. La ŝtonoj post kelka tempo forprenotas por enkorpigo en la muron.

Literaturo redakti

  • Andreas Kossert: Kalte Heimat Die Geschichte der deutschen Vertriebenen nach 1945 (Malvarma Hejmlando La historio de la germanaj forpelitoj post 1945), Siedler Verlag, Munkeno 2008, ISBN 978-3-88680-861-8.
  • Filz, Ley, Munk, Scholz, Steidl: Chronik von Trutzhain 1951 - 2001. Kroniko eldonita de la urbo Schwalmstadt 2001.
  • Katholische Pfarrkuratie Maria-Hilf: Quinauer Wallfahrt in Trutzhain. Eldonis: Katholische Pfarrkuratie Maria-Hilf, 2003.
  • alte und neue Kunst (Malnova kaj nova arto), Verein für christliche Kunst in den Bistümern der Kirchenprovinz Paderborn, Paderborn 2012, volumo 47.