Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Onga)
La paroĥa preĝejo Sankta nomo de Sankta Maria origine hungare Szűz Mária Szent neve-templom estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Onga (Hungario).
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Onga |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Szikszó-Encs |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1934 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1934 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Onga, Dózsa György utca 3562 |
Historio redakti
La unua mencio okazis pri paroĥa kirko en 1332. Dum dominado de turkoj ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj iĝis kalvinanoj, ili uzis la mezepokan kirkon. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1934. Ĝis finkonstruo de la grek-katolika kirko ankaŭ la grekokatolikoj uzis la konstruaĵon. En 2012 la turo estis renovigita, post jaroj ankaŭ la ceteraj partoj.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto, sed apude krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas ĉe piedo de la turo. La fasado havas ankoraŭ po unu blindajn fenestrojn. En la turo unusola sonorilo sonoras. La absido kontaktiĝas kun la sakristio.