Preĝejo Sankta Blazio (Zella-Mehlis)

La luterana Preĝejo Sankta Blazio (germane: Kirche St. Blasius) estas belega, baroka halkonstruaĵo en Zella-Mehlis, Germanujo, kiun prizorgas la Eklezidistrikto Meiningen ene de la Evangelia Eklezio de Meza Germanujo.

Blazio-kirko en Zella-Mehlis
Ambona altaro
Politikista loĝio (urbaj konsilianoj) kun orgena galerio
Orgeno

Historio kaj arĥitekturo redakti

Konstruitis nova kirko en la kvartalo Zella inter 1768 kaj 1773 por anstataŭigi Blazio-kapelon kiu detruitis per incendio en la 25.5.1762. Ĉefkonstruisto estis Johann David Weidner kaj konsekriĝo eblis en la 27.11.1774. Modelis por ĝi la ĉefverko de Weidner, la dum la Dua mondmilito ruinigita ĉefverko Preĝejo Sankta Miĥaelo (Ohrdruf). Kun siaj kverovala, horizontala projekciaĵo, sela groptegmento kaj meze elsaltanta norda turo ĝi nombriĝas inter la plej gravaj ekleziaj egalaksaj konstruaĵoj de tuta Turingio.

La halo evoluigitis tre eble per orientiĝo je la planoj de Gottfried Heinrich Krohne por Preĝejo Sankta Georgo (Eisenach) el rektangulo kun rondigitaj mallarĝaj flankoj. La ekstero havas parceliĝon kun ĉeangulaj pilastraj frisoj el naturŝtono estantaj en kontrasto al la pucitaj fasadoj. Altaj malkrutarkaj fenestroj lumigas la internon kaj mansardotegmento kun lukarnoj finis la arĥitekturan juvelaĵon. Ĉe ĉiuj flankoj estas enirejoj kaj sude ĝi - kvazaŭ ĝi estu alia elstaraĵo krom la rekte kontraŭa turo - pli zorge aranĝitis per triflanka antaŭkonstruaĵo kun triangula gablo.

Havas la interno du neinterrompitajn galeriojn. La teatrosimila metiĝo de la benkoj kaj la fokusiĝo alaltara ĉe la longa akso ankoraŭ plifortigas la centrigitan karakteron de tiu ĉi luterana predikada loko.

Meblaro redakti

La baroka ambona altaro kun rokajla dekoracio troviĝas sur la suda longa flanko dume malsamflanke estas la politikista loĝio kun orgeno supra. Tiu instrumento havas orgenfasadon el la 1778 jaro kun laŭraj ĉiroj kaj rokajlaĵoj. La orgeno disponigas 25 registrojn, du klavarojn kaj pedalon. Ĝin restaŭris en 1990 la firmao de Alexander Schuke el Potsdamo.[1]

Literaturo redakti

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 1414–1415.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

50.65499310.670712