Preĝejo Sankta Nikolao (Erfurto)

La Preĝejo Sankta Nikolao (germane: Nikolauskirche respektive Nikolauskirchturm) estis unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto. Hodiaŭ ĝi famas pro la freskoj de Sankta Elizabeto.

Preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 51″ N, 11° 1′ 42″ O (mapo)50.980811.0283Koordinatoj: 50° 58′ 51″ N, 11° 1′ 42″ O (mapo)
Preĝejo Sankta Nikolao (Turingio)
Preĝejo Sankta Nikolao (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Nikolao
Preĝejo Sankta Nikolao
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Preĝejo Sankta Nikolao
Map
Preĝejo Sankta Nikolao
vdr
Foto de 1955: malantaŭe la auĝustenana monaĥejo, dekstre la turo de Sankta Nikolao, fone la katedrala monteto.

Historio redakti

La preĝejo estis paroĥa kirko, menciita unuafoje en 1013 kaj malkonstruita en 1747 post egaj damaĝoj dum fajrego tri jarojn pli frue. Restis nur la turo (de 1360/61). Longan tempon ĝi estis ankaŭ ordena kirko por la Germanaj Kavaliroj de la apuda Comthurhof.

La preĝejo estis pontokapa preĝejo por la ponto Lehmannsbrücke.

La kapelo redakti

Sur gipsaĵo mezepoka de la kvadrata ĉambro pentritis bildciklo pri la vivo de la sanktulino. Krom la Virgulino Elizabeto de Turingio estis la plej ŝatata sanktulino de la kavaliroj, kiuj verŝajne estis mendiintaj la laborojn. Intensaj koloroj kaj delikataj vizaĝaj trajtoj karakterizas la bildaron, kiu iam estis kovranta ĉiujn vandojn de la kapelo.

Ĝi suferis pro uzo malkorekta kaj falis al forgeso. Kiam ĝi estis remalkovrita dum la 1970-aj jaroj, nur la plej necesaj savlaboroj povis esti faritaj; cetere oni uzis ĝin kiel deponejon. Ne antaŭ novembro 2006, mallonge antaŭ la komenco de la jaro de la 800 datreveno naskiĝtaga de Elizabeto, la kapelo malfermitis al la publiko, post ĝisfunda scienca antaŭlaboro kaj zorga, plurajn jarojn daŭrinta restaŭrado.

La sanktulino prezentiĝas kun ardo, intimeco kaj gajeco en la rondo de siaj familianoj. La protektpatronino de la Episkopujo de Erfurto de ĉiuj konfesioj altestimiĝas pro ŝia sindonema laboro por malriĉuloj kaj malsanuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti