Preĝejo Sankta Sarkis

Preĝejo Sankta Sarkis (armene: Սուրբ Սարգիս Եկեղեցի , Surp Sarkis Jekegheci) estas preĝejo de la Armena Apostola Eklezio en la distrikto Nor-Norko de Erevano, Armenio. Konstrulaboro komenciĝis en 1998 sponsorita de Sarkis Gabrieljan, armena bonfaranto de Nov-Jorko.

Preĝejo Sankta Sarkis

La preĝejo estis konstruita laŭ la dizajno de la arkitekto Baghdasar Arzumanjan. La pentraĵo de la Dipatrino kun la infano Jesuo por la altaro estas de la pentristo Grigor Ĥanĝjan. La lastatempe starigita preĝejo Sankta Sarkis, kun sia arkitektura valoro, alportas respekton kaj honoron al la verkintoj de la projekto, al la konstruanto-majstroj kaj al la Ĉefpreĝejo. Ĝia cirkla formo, plurlatera kaj trietaĝa strukturo estis efektivigitaj laŭ la tradicia armena arkitektura stilo.

La alteco de la ĉefkupolo estas 23 metroj. La preĝhalo estas plurlatera kaj brila, kun ĝenerala areo de 328 kvadrataj metroj. La ĉefa altaro videblas klare ekde ĉiu angulo. La kolonoj de la preĝhalo havas la simbolajn bildojn de la 12 apostoloj. Niĉoj estas dizajnitaj por kandel-ŝaltado. Specialaj ventoliloj estas metitaj super ili por protekti la murojn kontraŭ la fumo. La preĝejo estas la unua en Armenio, kiu estas varmigita per la hejtadosistemo sub la marmorplanko.