Preĝejo Sankta Wigbert (Erfurto)

La Preĝejo Sankta Wigbert (germane: Wigbertikirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto, Germanio, Regierungsstraße nr 74.

Okcidenta fasado.
La interno.

Historio ĝis la reformacio redakti

Paroĥo ekzistas jam ekde la mezo de la 10-a jarcento: verŝajne ĝin konstruigis monaĥoj de la abatejo Hersfeld. Post la incendio de 1291 oni rekonstruis la kirkon en pluraj etapoj: turo (1409), preĝeja navo kaj ĥorejo (1472). La nuna malfrugotika preĝejo estis konsekrita en 1473. Ĝia patrono (festo de patroneco estas la 13-a de aŭgusto) estis kamarado kaj akompananto de Sankta Bonifaco. Dum la tumultoj de la Reformacio la estonteco de la preĝejo estis tute malklara. Ekde 1606 ĝi estas - nur interrompite de interludo de sveda regado dum la Tridekjara milito - katolika.

Dum la Dua Mondmilito, ĉe la detruo de la najbara franciskana preĝejo per blockbuster-bombo ĝi ne estis trafita. Pro la disrompiĝo de la fenestroj en la ĥorejo la diservoj okazis depost tio en la sakristio. En 1985 iĝis kunfandiĝo kun la komunumo de la Preĝejo Sankta Kruco.

Multfunkcia ejo redakti

De 1668 ĝis 1822 ĝi servis kiel klostra kirko de la aŭgustenanoj, kiu provis novan setlon post la sekularigo de la aŭgustenana monaĥejo. La apuda korto de Valentino alikonstruitis por monaĥeja uzo.

De 1664-1802 la preĝejo estis krome la kortega kaj funebra kirko de la prefekto de Mainz.

Interno kaj konstruoj redakti

Malgraŭ tiomo da elstaraj funkcioj, la ekipaĵo de la kirko estas relative modesta. Ĉe la okcidenta fasado estas du grandaj plastikaĵoj (Madono kun Jesuo; Jesuo dolorplena). La meblaro kun rokokostilaj benkoj kaj konfesejoj estas perfekta. La belegaj stukaĵoj kaj la lignoskulptitaj ŝrankoj de la sakristio estas elstaraj ekzemploj de erfurta metiaj laboroj.

Dum la 1950-aj kaj la 1990-aj jaroj fariĝis ŝanĝoj en la interno de la preĝejo. En 2003 iĝis granda restaŭro. Ekde 2005 alireblas la bombŝirma kelo situanta en la korto[1].

Fajrogardista turo redakti

La hodiaŭa turo estas de la jaro 1409-a. Ĝi estis ĝis 1887 unu el pluraj turoj, kiujn fajrogardistoj uzis loĝien. Por tio ĝi estis alikonstruita jam en 1563.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti