Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Ózd)

Katolika preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Ózd

La preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas sakrala historia monumento en urbo Ózd (Hungario), iam en vilaĝo Uraj.

Preĝejo Senmakula Koncipiĝo
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Ózd
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Ózd
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ózd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo en Ózd
paroĥo en Preĝejo Sankta Kruco (Ózd)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr
Interno de la kirko

Historio redakti

En tiu loko gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento kaj ĝi barokiĝis en 1730. Sakristio kaj turo estis alkonstruita en 1891. La ĉefaltaro kaj la predikejo estis kreita en 1907.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur montetopinto inter kelkaj arboj. La fasado estas preskaŭ simetria, la kvadrata turo plene reliefas. Ŝtuparejo al la turo dekstre rompas iom la simetrion. La turpinto estas okangula alta piramido. La enirejo funkcias tra la turo. La plurlatera absido kontaktiĝas ne nur kun la navo, sed ankaŭ 2 sakristioj. Interne kasona plafono estis pentrita en 1733. Nepre menciindas ligna skulptaĵo pri Johano Nepomuko el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la dua dimanĉo de decembro.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti