Preĝejo Sep Stacioj (Vác)

La preĝejo Sep Stacioj estas romkatolika pilgrimloka monumento historia en Hungario, en urbo Vác.

Preĝejo Sep Stacioj
Fasado de Preĝejo Sep Stacioj en Vác
Fasado de Preĝejo Sep Stacioj en Vác
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vác
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
Dato de konsekro 1780
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Pri la pilgrimloko estas legendo jam el la mezepoko, en la 11-a jarcento oni konstruis ie preĝejon kaj kapelon, sed dum dominado de turkoj ili estis detruitaj, poste forgesitaj. La vera loko estas enigmo. Post la turka erao iu metis sanktan bildon al proksimeco de fonto, kiu estis iam ebla loko de la iama kapelo. Baldaŭ pilgrimadoj komenciĝis, tial en 1711 oni konstruis kapelon, kiu estis plurfoje pligrandigita al preĝejo Nomo de Sankta Maria. Oni metis la sanktan bildon al la altaro. En 1769 oni konstruis sep staciojn, kiuj prezentis 7 ĝojojn-malĝojojn de Maria, tial devenas la nuna nomo 7 stacioj. Ekde 1815 la kirko estas fama pilgrimloko. La orgeno estis konstruita en 1880, trakonstruita en 1938. En 1947 ankaŭ subĉiela altaro estis konstruita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en suda parto de Vác proksime al la Danubo inter kaŝtanarboj. La fasado estas simetria, plej supre la turo altiĝas. Larĝaj ŝtupoj kuras al la fasado. La navo kaj la unuetaĝa alo formas L-majusklon. Pri funkcio de la alo mankas informoj.

Ĉefkermeso okazas en dimanĉo post la 12-an de septembro, subkermeso okazas en la unuan dimanĉon en majo.

 
Ĉefaltaro

Fontoj redakti