Preĝejo Vizito de Maria (Mágocs)

Preĝejo Vizito de Maria en Mágocs

La preĝejo Vizito de Maria estas sakrala monumento historia en urbo Mágocs (Hungario).

Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Mágocs
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Mágocs
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mágocs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Dombóvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 1805
Specifo
Alto 40 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis menciita unuafoje abatejo en 1251. Pro dominado de turkoj ĝi senhomiĝis en 1542, poste ruiniĝis. En 1743 la paroĥo estis refondita, oni konstruis kirkon el la ruinoj en 1805. Ankaŭ la orgeno estis konstruita samtempe, sed oni konstruis pli novan en 1915, ĝi estis renovigita en 2015.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en pli alta loko inter arboj. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. Serio da ŝtupoj kuras al la enirejo. La navo flanke havas ankaŭ alian enirejon. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La predikejo kun la flankaj altaroj estis kreitaj en la frua 19-a jarcento. Bildo de la ĉefaltaro pri Vizito de Maria estis pentrita en 1779 fare de Karl Backmayer kaj origine la bildo estis en kirko en Pécs.

Fontoj redakti