Preĝejo Sankta Jakobo (Árpás)
Premonstrata preĝejo de Apostolo Sankta Jakobo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, apud vilaĝo Árpás. Tiu konstruaĵo apartenas al la plej gravaj mezepokaj restaĵoj.
Paroĥa preĝejo de Sankta Jakobo | ||
---|---|---|
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Árpás, Mórichida | |
Geografia situo | 47° 30′ 43″ N, 17° 24′ 13″ O (mapo)47.5119444417.40361111Koordinatoj: 47° 30′ 43″ N, 17° 24′ 13″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Győr-Moson-Sopron | |
diocezo | Győr | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | romaniko, gotiko, baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiOni fondis subepiskopejon en tiu loko en 1251 (aŭ iomete pli frue). Inter 1526-1577 monaĥinoj vivis en la monaĥejo. En 1750 la preĝejo ricevis grandparte barokan formon. En 1860 la preĝejo jam estis ruina. En 1930 la preĝejo ricevis novan tegmenton, post 5 jaroj ankaŭ aliaj riparoj okazis. En 1992 restaŭradoj okazis, tiam laŭeble oni prezentis la malnovajn restaĵojn.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo havas 2 simetriajn turojn inter la ĉefenirejo. La konstruaĵo havas unusolan navon, la sanktejo estas rektangula. La ĉefaltara bildo estis pentrita en la 1660-aj jaroj kaj prezentas la tiaman papon, imperiestron, banuson, episkopon kaj aliajn figurojn. La proksima bildo estis pentrita en la 1790-aj jaroj pri Sankta Jakobo. La flankaj barokaj altaroj estas videblaj ekde la 18-a jarcento.
Kermeso okazas supozeble en la 25-an de julio.
-
Interno
-
Altaro
-
Galerio
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio
- hungare[rompita ligilo]
- hungare Arkivigite je 2010-07-30 per la retarkivo Wayback Machine