Preĝejo Sankta Klara (Szarvas)
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Klara (Szarvas))
Preĝejo de Sankta Klara estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Szarvas.
Paroĥa preĝejo de Sankta Klara | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Klara en Szarvas
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szarvas |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
Dato de konsekro | 1812 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko kaj klasikismo |
Konstruado | 1807–1812 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La romkatolika preĝejo konstruiĝis komence de la 19-a jarcento. La orgeno funkcias ekde 1825, same ankaŭ la paroĥo. La marmora ŝtuparo estis farita en 1898.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo havas unusolan turon super la enirejo. La ĉefaltaran bildon Bartolomé Esteban Murillo aŭ lia adepto pentris. Ĝi venis, kiel milita predo el Hispanio al Italio, poste, kiel donaco, al Szarvas. La altaro estas dediĉita al Sankta Maria.