Preĝejo Sankta Kruco (Rákoskeresztúr)

Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en urboparto Rákoskeresztúr.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Kruco
Preĝejo de Sankta Kruco en Rákoskeresztúr
Preĝejo de Sankta Kruco en Rákoskeresztúr
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Rákosmente
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo ekde 1921
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Rákoskeresztúr la unua kirko estis konstruita jam en la 1220-aj jaroj, sed kelkaj opinias, ke estis tie kirko jam dum regado de Stefano la 1-a (Hungario). La malnova kirko estis malkonstruita post dominado de turkoj kaj pli nova konstruiĝis en 1741. La oftaj inundoj ofte minacis la konstruaĵon, tial oni malkonstruis ĝin kaj poste oni konstruis pli novan preĝejon en 1894. Dum la socialismo apude oni konstruis novan kvartalon el betonaj domoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la strato kaj ĝi havas unusolan kvadratan turon super la enirejo. La plurlatera sanktejo situas en la orienta flanko. En la interna parto la klasikisma marmora ĉefaltaro estis farita en 1808 en preĝejo de Pest (urbo), ĝi estas translokita en tiun preĝejon en 1894.

Apud la preĝejo kruco estas videbla.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj redakti