Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Stefano (Prago)

katedralo en Prago
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Stefano)
Štěpán05.jpg

Preĝejo Sankta Stefano (ĉeĥe: kostel sv. Štěpána) estas preĝejo en la Nova Urbo de Prago. La preĝejo estis fondita de Karolo la 4-a en la jaro 1351 kiel ĉefa paroĥpreĝejo. En la 15-a jarcento oni aldonis la turon; aliaj kompletigaĵoj sekvis dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Je fino de la 19-a jarcento oni ĝin restaŭris en ĝia origina gotika aspekto. Malantaŭ la preĝejo staras malfrugotika sonorilturo el la jaroj 1600-1605.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.