Preĝejo de Stefano la 1-a (Sülysáp)

La preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en urbo Sülysáp (Hungario).

Paroĥa preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sülysáp
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Nagykáta
paroĥo zorganta paroĥo en Úri
Dato de konsekro 1759
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la iama Sáp [ŝAp] jam estis paroĥa kirko laŭ eklezia listo el 1332. Dum dominado de la turkoj ĝi ruiniĝis, sed poste ĝi estis renovigita inter 1748-1759. La lasta renoviĝo okazis en 2008.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola ĉe la tombejo. Ankaŭ tombeja ronda kapelo estas apartenaĵo de la preĝejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata kaj malalta turo reliefas kaj altiĝas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo estas pluvŝirmilo. La absido estas duonronda. Ankaŭ sakristio aliĝas al la navo. La ĉefaltara bildo el la 18-a jarcento prezentas, kiam reĝo Stefano dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. La flankaj altaraj bildoj temas pri Lucia el Sirakuzo, Luigi Gonzaga, morto de Sankta Jozefo kaj virino vestita en Sunon. La ekleziaj instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti