Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Ostrava)

Preĝejo de sankta Johano Nepomuka troviĝas en ostrava urba parto Stará Bělá.

Paroĥa preĝejo de
sankta Johano Nepomuka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Ostrava, Stará Bělá

Geografia situo

49° 45′ 46″ N, 18° 14′ 15″ O (mapo)49.762818.2375Koordinatoj: 49° 45′ 46″ N, 18° 14′ 15″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Ostrava
paroĥo Ostrava-Stará Bělá
Dato de konsekro 14-an de junio 1801
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 60-aj jaroj de la 18-a jarcento1779
Specifo
Mapo
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Ostrava) (Ĉeĥio)
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Ostrava) (Ĉeĥio)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Blanická
724 00  Ostrava - Stará Bělá
vdr

Ĝi situas proksime de loko de eksa preĝejo de sankta Mikolao, sur kiu nun troviĝas tombejo. Tiu estis en la jaro 1790 deŝirita. La nova ununava preĝejo estis konstruata de la 60-aj jaroj de la 18-a jarcento ĝis la jaro 1779. Sed baldaŭ post la finkonstruo aperis breĉoj kaj ĉirkaŭaĵo de la preĝejo devis esti deakvigita. Komune kun la deakvigo kaj riparoj estis konstruita paroĥejo kaj establita tombejo. La preĝejo ĝisatendis solenan konsekron nur en la jaro 1801, konkrete la 13-an kaj la 14-an de julio. Dum la konsekrado estis en la altaro lokigitaj korprestaĵoj de sankta Urbano, sankta Vitaliso kaj sankta Korona. Oftaj ventegoj en la jaroj 1833-1834 deklinigis la turon tiom, ke estis necesa ties riparo. En la jaro 1862 estis en la turon instalita horloĝo kaj en la jaro 1899 estis alkonstruita kapelo.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • JUŘICA, Martin. Ostravské svatostánky. Ostrava : Repronis, 2006. ISBN 80-7329-116-9. p. 17–18