Preĝejo je Tragheim

La preĝejo je Tragheim - germane Tragheimer Kirche - estis luterana kirko en Kenigsbergo, tiutempe urbo en la Germana Regno.

La preĝejo je Tragheim

La unua preĝejo en Tragheim ekestis en 1632 en la kenigsberga antaŭurbo Tragheim el brikogarbejo. En 1636 ĝi ekhavis apartan pastron. En 1707 enfalis la konstruaĵo, pro kio oni konstruis novan preĝejon en 1707-1710; la turon oni finkonstruis nur ĝis 1723. En 1743 kaj 1783 la preĝejo denove bruldetruiĝis kaj estis rekonstruita. En 1809 Ehregott Andreas Wasianski, prizorganto de Immanuel Kant, fariĝis post ties morto tie pastro.

La 24-an de novembro 1836 en la preĝejo de Tragheim okazis la geedziĝo de Richard Wagner kun Minna Planer. Fine de la Dua Mondmilito, dum printempo 1945 la kirko komplete ruiniĝis.