Premio Rómulo Gallegos

La Premio Internacional de Novela Rómulo Gallegos estis kreita honore al la romanisto kaj politikisto venezuala de tiu nomo la 6-a de aŭgusto de 1964 pere de dekreto de la tiama Prezidento de Venezuelo, Raúl Leoni. Dekomence ties celo estis premii latinamerikajn romanojn, sed el la 1990-aj jaroj etendiĝis al la tuta hispanlingvio. La unua aŭtoro ne amerika kiu ricevis la premion estis Javier Marías.

Premio Rómulo Gallegos
Premio Internacional de Novela Rómulo Gallegos
literaturpremio
Nomita laŭ Rómulo Gallegos
Lando Venezuelo
Fondita en 6-a de aŭgusto 1964
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Dekomence ĝi iĝis unu de la plej gravaj premioj en la medio de la rakontaro en hispana lingvo, koincidencia con el latinamerika bum, tiele ke la tri unuaj venkintoj, nome Mario Vargas Llosa pro La casa verde (la verda domo) en 1967, Gabriel García Márquez pro Cien años de soledad en 1972 kaj Carlos Fuentes pro Terra Nostra en 1977, estis parto de tiu movado, skolo, tendenco ktp.

Konsiderata de multaj la literatura premio plej grava de Hispanameriko, ĝi estas atribuita ĉiun duan jaron de la registaro de Venezuelo (la kvin unuaj fojoj nur ĉiun kvinan jaron) pere de la Centro de Estudios Latinoamericanos Rómulo Gallegos (CELARG).

Eksteraj ligiloj redakti