Rómulo Gallegos

Rómulo Gallegos ['romulo ga'ĝegos] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1884 en Karakaso, mortis la 5-an de aprilo, 1969) estis venezuela politikisto kaj verkisto, unu el la plej gravaj literaturaj figuroj de Sudameriko.

Rómulo Gallegos
Rómulo Gallegos.jpg
Persona informo
Rómulo Gallegos Freire
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1884 (1884-08-02)
en Karakaso
Morto 7-an de aprilo 1969 (1969-04-07) (84-jara)
en Karakaso
Tombo Panteono Nacia de Venezuelo [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Venezuelo [#]
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo [#]
Partio Agado Demokratia [#]
Subskribo Rómulo Gallegos
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • romanisto • ĵurnalisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li dediĉis sian vivon samtempe al la politiko kaj al la literaturo. Li studis filozofion kaj matematikon kaj profesoris en sia naskiĝurbo.

Kiel politikisto li estis Ministro de Klerigado, poste Senatano kaj fine li fariĝis Prezidento de Venezuelo, la unua demokratie elektita, en la jaro 1948. Lia prezidenteco estis tre mallonga, ĉar militista puĉo ekziligis lin al Kubo kaj poste al Meksiko.

Gallegos verkis multajn romanojn kaj tri majstrajn verkojn: "Doña Bárbara" en 1929, "Cantaclaro" en 1933 kaj "Canaima" en 1935. Lia stilo estas malfacile klasebla, sed lia interpreto de la rilato inter homo kaj naturo famigis lin. Doña Barbara estas sendube lia plej bona ekzemplo. Oni donis al li la Nacian Premion de Literaturo inter aliaj distingoj.

En Esperanto aperisRedakti

Eksteraj ligilojRedakti