Premtero estas la materialo kaj konstrumaniero per kiu oni starigas muron el premita tero, pere de antikva tekniko kiu konsistas en la konstruado de muroj el malsekigita tero de argilo, premita perfrape pere de "pistilego", uzante por formi ĝin ŝelaĵon el ligno.[1]

Kaj vertikala kaj horizontala rigardo de muro de premtero kaj de la necesa ŝelaĵo.
Bam-Citadelo en Irano en septembro 2016 post detrua tertremo, nome la plej granda konstruaĵo de adobo kaj premtero en la mondo registrita de Unesko kiel Monda Kulturheredaĵo.

La ŝelaĵo plej ofte estas el ligno, sed ĝi povas esti ankaŭ metala. En la procezo oni metas du lamenojn el ligno paralele, inter kiuj oni metas teron en tavoloj de 10 al 15 cm, kaj oni premegas ĝin perfrape per pistilego. Poste oni movas la ŝelaĵon al apida loko por pluigi la murkonstradon. La premita koto sekiĝas subsune kaj poste oni malfermas pordojn kaj fenestrojn per ĉizilo se oni ne konstruis ilin per parta pli forta ŝelaĵo.

Pro la neceso de rapida sekigo, tiu konstrumaniero plej taŭgas en tropikaj areoj, kiel Mediteraneo, Afriko, Sudameriko, Centra Azio ktp. Historie, ĝi estis disvastigita de araboj al la Islama Mondo, sed antaŭe de multaj aliaj popoloj de Mezoriento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. DLE: tapial Alirita la 25an de februaro 2020.