Prepozicia vortgrupo
En gramatiko, prepozicia (vort)grupo estas vortgrupo enkondukita per prepozicio (kies ĉefelemento estas prepozicio).
Strukturo redakti
Laŭ la tipoj de la komplemento de sia prepozicio oni distingas 4 strukturojn (la ĉefelementaj prepozicioj estas grasigitaj):
- prepozicio + noma vortgrupo:
- antaŭ la domo, kontraŭ niaj malamikoj, en la klara akvo
- prepozicio + adverbo:
- de malantaŭ, post tiam
- prepozicio + prepozicia vortgrupo:
- PG{de PG{post tiam}}, PG{el PG{inter ili}}
- prepozicio + infinitivo:
- por vidi, sen paroli
Valento redakti
Ordinare la prepozicioj akceptas ekzakte unu komplementon; tamen escepte la propozicio inter povas havi unu plurnombran, aŭ plurajn komplementojn:
- inter diversaj nacioj (FE §27);
- inter martelo kaj amboso (Proverbaro).
Aldonaĵoj redakti
Prepozician grupon povas precizigi adverbo:
La roloj redakti
Prepozicia vortgrupo povas funkcii kiel senakorda epiteto:
- Universitato PG{de Parizo} = Pariza universitato)
- studento PG{de fizika fakultato};
- la vojo al Damasko.
Sed pli ofte ĝi rolas kiel komplemento (tian prepozician komplementon oni tradicie nomas «nerekta komplemento», kie nerekta fakte signifas pera):
- promeni, promeno PG{en la parko}
- doni monon PG{por la afero}
- batali PG{kontraŭ la malamiko}.