Nanplanedo

(Alidirektita el Preskaŭplanedo)

Nanplanedonana planedo[1] estas klaso de ĉielaj korpoj en nia sunsistemo. Ĝi estis difinita, kiel nova kategorio, per rezolucio akceptita la 24-an de aŭgusto 2006 de la Internacia Astronomia Unio. La difino koncernas nur la planedan sistemon de la Suno (kiu inkluzivas la Teron), alistelaj sunsistemoj ankoraŭ ne havas klarajn difinojn por tipoj de siaj eroj kaj apenaŭ povas havi, ĉar malmulto estas jam sciata pri ili.

Kio estas nanaj planedoj? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Cereso estas la unua malkovrita nanplanedo (en 1801)
Plutono estas la dua nanplanedo esplorita deproksime per kosmosondilo (New Horizons en 2015)

La difinon IAU formulis angle, kaj ĝi do koncernas origine nur la anglan esprimon dwarf planet. En la diversaj lingvoj ekestas tradukoj kiel nana planedo, nanplanedo, kaj preskaŭplanedo. Laŭ difino (vidu la tutan rezolucion numero 5A en la artikolo Sunsistemo) la termino nanplanedo priskribas objekton, kiu

  1. Ĉirkaŭiras la Sunon.
  2. Havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la internajn fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan
  3. Ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
  4. Ne estas satelito (de planedo aŭ alia ekstersuna objekto)

La tria kriterio precizigas, ke la nanplanedo "ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon", kio estas la ĉefa diferenco kompare kun planedo. Tio signifas, ke la maso de la nanplanedo ne sufiĉas por forigi aliajn korpojn el la proksimaĵo de la orbito, dum la pli pezaj planedoj per sia gravito tiom perturbas aliajn proksimume samorbitajn objektojn, ke tiuj forĵetiĝas aŭ tute kaptiĝas kaj iĝas satelitoj de la planedo aŭ alimaniere iĝis sinkronaj kun ĝi. Tiu kondiĉo signifis oficialan forigon de Plutono el la kategorio de planedoj, ĉar ĝi ne malplenigis sian ĉirkaŭaĵon en la Kujper-zono. La "detronigo" de Plutono kaptis konsiderindan atenton ankaŭ en la amaskomunikiloj.

En junio 2008 IAU aldonis du decidojn. Unue, faka termino por nanplanedo ekster la orbito de Neptuno estas plutoido (angle: "plutoid"). Due, ĉiun nove trovitan objekton pli helan ol absoluta magnitudo M = 1,0 oni tuj klasas kiel nanplanedon, ĝis eble postaj malkovroj montros, ke la objekto ne plenumas la kondiĉojn por esti nanplanedo (tre neverŝajne)

Nomo redakti

La nomo nana planedo (angle dwarf planet) estis kreita de Alan Stern kiel speco de planedo. Laŭ li, la planedoj estas la 8 ĉefaj planedoj kiel la Tero, la variaj nanaj planedoj kiel Plutono, kaj la satelitaj planedoj: la 19 elipsoidaj lunoj. La IAU decidis akcepti la koncepton de nana planedo, sed ne kiel speco de planedo. Ili opinias, ke pli taŭgus nomigi ilin subplanedo, preskaŭplanedo (ja la nomo en la japana lingvo), aŭ planedoido (objekto de la formo de planedo), sed ke la vorto nana planedo jam tro enradikiĝis en la lingvouzo. Esperante, oni akceptas la anglan termon nana planedo, modifas ĝin kiel nanplanedonanoplanedo, aŭ tradukas ĝin kiel planedoido.

Ĉefaj nanplanedoj redakti

Ĝis septembro 2008 la Internacia Astronomia Unio oficiale klasis kvin ĉielkorpojn kiel nanplanedojn. Plutono (trovita en 1930), Cereso (1801) kaj Eriso (2003) eniris la grupon jam en 2006, la unua jaro de ekzisto de la nova kategorio. Makemako (trovojaro 2005) kaj Haŭmeo (2004) estis aldonitaj en 2008. Tiuj kvin estas la komenco, kaj estas verŝajne, ke la klaso multe pligrandiĝos. La unuaj nanplanedoj estas kvazaŭ specimenoj el tri malsamaj regionoj en la sunsistemo: Cereso estas la plej granda asteroido el la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero, dum Plutono, Makemako, Eriso kaj Haŭmeo estas trans-Neptunaj objektoj el du iom aliaj zonoj de la foraj regionoj de la sunsistemo. Plutono, Makemako kaj Haŭmeo estas en regiono nomata la Kujper-zono, dum Eriso sin movas en la t.n. disa disko, alia parto de la trans-Neptuna spaco. Plutono estas ankaŭ membro de grupo nomata plutinoj (angle "plutino"), objektoj sinkronaj kun la orbitado de Neptuno en proporcio 2:3.

Aliaj objektoj estas akceptitaj de variaj astronomoj: ĉe Mike Brown kaj Tancredi, ankaŭ Sedno, Gongongo, Kvavaro, kaj Orko. Variaj aliaj estas tre verŝajnaj, kiel Iksiono, Varuno, Hujo, (55636) 2002 TX300, (55565) 2002 AW197, 2003 AZ84, (90568) 2004 GV9, (15874) 1996 TL66, kaj Salacio.

Faktoj pri la ĉefaj nanoplanedoj
Nomo Formala nomo Sunsistema regiono Kategorio Diametro Maso
Cereso 1 Ceres Asteroida zono asteroido 975 × 975 × 909 km ĉ. 0,94 × 1021 kg
Plutono 134340 Pluto Kujper-zono plutoneno 2306 km ± 20 km ĉ. 13,0 × 1021 kg
Haŭmeo 136108 Haumea Kujper-zono ĉ. 1500 km ĉ. 4,2 × 1021
Makemako 136472 Makemake Kujper-zono kubevano 1600 km ± 300 km ĉ. 4,2 × 1021
Eriso 136199 Eris Disa disko disdiskano 2400 km ± 100 km ĉ. 16,7 × 1021 kg
Nanplanedo Ekvatora*
diametro
Maso* Orbita
radiuso* (AU)
Orbita periodo*
(teraj jaroj)
Orbita
inklinacio

gradoj
Orbita
discentreco
Tago*
Nombro de
Satelitoj
Cereso 0,08 0,00015 2,54-2,99 4,6 10,587 0,080 0
Plutono 0,18 0,00218 29,70-49,89 251,1 17,1 0,249 -6,5 3
Haŭmeo 35,02-51,55 284,76 28,2 0,191 0,163 2
Makemako 0,12 38,22-52,75 306,8 28,96 0,159 0
Eriso 0,20 0,00280 38,16-97,52 558,7 44,187 0,442 1

(*) Proporcia, kompare kun la Tero.

Verŝajnaj nanplanedoj redakti

Pluraj aliaj objektoj en nia sunsistemo povus ankaŭ esti en la klaso de la nanplanedoj. Krom la naŭ li akceptas kiel esence certaj, Michael E. Brown opinias ke aliaj cent konataj objektoj estas verŝajne nanplanedoj.[2] La IAU anoncis por la venontaj monatoj kaj jaroj la proklamon de ceteraj nanplanedoj. La kandidatoj kolektiĝas sur tiel nomata observlisto. Portempe la observado de tiuj objektoj ankoraŭ ne sufiĉas por certigi, ke ili restas en hidrostatika ekvilibro.

Notoj kaj referencoj redakti