28978 Iksiono
28978 Iksiono (Ixion) estas objekto de la Kujper-zono malkovrata la 22-an de majo 2001 de teamo de la Deep Ecliptic Survey : (Robert L. Millis, Marc W. Buie, Eugene Chiang, James L. Elliot, Susan D. Kern, David E. Trilling, R. Mark Wagner kaj Lawrence H. Wasserman). Maldaŭre nomita 2001 KX76, ĝi ricevis la nomon de Iksiono, lapita reĝo de la helena mitologio.
Iksiono ![]() | |
Transneptuna objekto | |
28978 Iksiono
| |
Oficiala nomo | 28978 Ixion |
Historio | |
Malkovrintoj | Robert L. Millis Marc W. Buie Eugene Chiang ... |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
22-a de majo 2001 Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo, Ĉilio |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5 910,9 ×106 km 4 483,9 ×106 km 7 337,79 ×106 km |
Discentreco | 0,241 |
Meza anomaliangulo | 264,157° |
Klinangulo | 19,621° (sur la ekliptiko) |
Periodo | 90 717,327 t (248,37 j) |
Meza cirkulrapido | 4,67 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
71,026° |
Argum. de periapsido | 299,793° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 759 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,3 ×1020 kg ~ 1 000 kg/m3 ~ 0,1 m/s2 ~ 0,28 km/s |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 61 K |
Geometria albedo | 0,15 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 3,2 |
EcojRedakti
Iksiono aperas iome ruĝa, (iom pli ruĝa ol 50000 Kvavaro), ĝia albedo (0,15) estas pli granda ol tiu de la kubevanoj. Laŭ spektra observo, ĝia surfaco estus mikso da karbono kaj tolino (kunpolimeroj rezultantaj de la ultraviolaj radiadoj sur akvo-klatratoj kaj aliaj organikaj kemiaĵoj)
Ĝia diametro estis unue taksita inter 1200 kaj 1055 km. Sed ĉar ĝia albedo estas granda, oni nun taksas ĝian grandon al 759 km, iom pli malgranda ol Cereso[1].
Per la "Very Large Telescope", oni ekzamenis, ĉu Iksiono ne havus kometan econ[2]; oni ne trovis "voston". Iksiono estas nun ĉirkaŭ 41 AU for de Suno, kaj eblas, ke, kiam ĝi proksimiĝos sian perihelion (en 2070), voston aŭ maldaŭran atmosferon oni observus ĉe ĝi.
OrbitoRedakti
Ĝi estas unu el la plutonenoj, objektoj en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Ĝia orbito similas tiun de Plutono, sed alimaniere direktigata: ĝia perihelio estas "sub" la ekliptiko, Iksiono povas proksimiĝi al Plutono, male al aliaj plutonenoj kiel 90482 Orko.
Noto kaj referencojRedakti
- ↑ Albedoj kaj diametroj de iaj TNOj kaj centaŭroj. Arkivita el la originalo je 2010-06-12. Alirita 2010-06-21.
- ↑ Serĉo de kometa aktiveco sur ti "centaŭroj" (60558 Eĥeklus, 2000 FZ53 kaj 2000 GM137) kaj du transneptunaj objektoj ((29981) 1999 TD10 kaj 28978 Ixion) (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Nova objekto rigardita kiel plej granda asteroido (el CNN.com/Space)
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (28001 - 29000) | Poste: |
---|---|---|
(28977) 2001 KP73 | 28978 Iksiono | (28979) 2001 LW |