Susan D. Kern

usona astronomino
Asteroidoj malkovritaj : 8, el kiuj
61912 Storrs 27-a de aŭgusto 2000
61913 Lanning 28-a de aŭgusto 2000
92578 Benecchi 30-a de julio 2000
92893 Michaelperson 27-a de aŭgusto 2000

Susan D. KERN (naskiĝis en 1977) estas usona astronomino.

Ŝi ricevis sian doktorecon en 2006 kaj laboris ĉe la observatorio de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio ĝis la fino de 2007.

Laŭ Minor Planet Center, ŝi malkovris aŭ kunmalkovris 8 asteroidojn en 2000, kelkaj kun Marc William Buie.[1]

Ŝi edziniĝis kun Robert J. Benecchi, al kiu ŝi dediĉis la asteroidon 92578 Benecchi. Post sia edziniĝo, laŭ la angla kutimo, ŝi subskribis siajn sciencajn publikaĵojn sub Susan D. Benecchi.[2]

De 1997, ŝi engaĝiĝis en diversaj edukaj kaj popularigaj programoj por larĝa spektro da publiko inkludante studentojn de elementaj lernejoj, instruistojn kaj ĝeneralan publikon (Projekto ARTIST, Projekto ASTRO, U. de Astronomia Tendaro de Arizono kaj popularigo por New Horizons). En marto 2015, ŝi kaj kunlaborantoj (G. Koer kaj P. Gossard) mem-eldonis astronomian manlibron titolatan « The Crossroads of Science and Faith: Astronomy Through a Christian Worldview » ("La Vojkruciĝo de Scienco kaj Fido : Astronomio tra Kristana Vidpunkto").

La asteroido 21458 Susank estis nomita en ŝia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Susan D. Kern en la franca Vikipedio.