Pri la amo kaj aliaj demonoj

Pri la amo kaj aliaj demonoj (hispane Del amor y otros demonios) estas novelo de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez. Ĝi publikiĝis en 1994.

Del amor y otros demonios
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriel García Márquez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1994
Eldonejo Alfred A. Knopf
Ĝenro romano
Loko de rakonto Kartageno
vdr

En 1949, dum antaǔkonstrua historiserĉo, inter la murbazoj de la malnova monaĥinejo de Santa Clara, en Cartagena de Indias, oni trovis tombegon. Tie estis la korpo de junulino, kies hararo mezuris pli ol dudek metrojn. Tiel komence, la verkisto kunportas onin al la mezo de la dekoka jarcento, kiam oni renkontas la knabinon Sierva María de Todos los Ángeles, kies tombego estis trovata.

Post la blokado de Cartagena de Indias, en la vicreĝlando de la Nova-Granado, rabia hundo kreas panikon en la havenkvartalo. Sierva María, idino de la markizo de Casalduero, estis mordita. Eĉ sen malsansignoj, oni kredas, ke ŝi estas malsana. Sed la tempo pasas kaj nenio okazas. Sole la markizo, kiu antaǔe lasis siajn sklavojn zorgi la knabinon, nun volas uzi ŝin por plibonigi lian famon, kion diboĉo difektis.

Sed li malkovras ke sia idino parolas diablajn lingvojn (fakte afrikajn lingvojn de la sklavoj), ke dum diablaj posediĝoj obscene dancas (sklavaj dancoj), ke ligas kun la diablo (ĉar ŝi surhavas kolĉenojn de la sklava religio). Do li demandas al la episkopo Don Toribio de Cáceres y Virtudes, kion li devos fari. Por gvidi lin en lian penton, la episkopo ordonas, ke li lasu la knabinon en la monaĥinejo de Santa Clara, kie la pastro Cayetano Delaura ekzorcos ŝin.

Sed la pastro kaj la junulino interamiĝas. Kiam la estroj de la pastro malkovras tion, ili sendas lin al leprejo kaj provas ekzorci ŝin. Tiuj mistraktado fine mortigas ŝin, kvankam la libro diras, ke ŝi mortiĝas pro amo.

La 4-an de marto 2008 premieris la opero de Péter Eötvös Pri la amo kaj aliaj demonoj (angle: Love and Other Demons en la Glyndebourne Festival.

Referencoj redakti

  • Solanet, Mariana. Garcia Marquez for Beginners. New York: Writers and Readers, 2001.