Pricasso

aŭstralia pentristo

Timothy James Francis Patch[1], pli konata kiel Pricasso, estas aŭstralia pentristo konata por tio, ke li uzas sian penison kiel pentrilon.

Pricasso
Pricasso dum la evento Sexpo
Pricasso dum la evento Sexpo
Persona informo
Naskonomo Timothy James Francis Patch
Aliaj nomoj Pricasso
Naskiĝo 30-an de novembro 1948 (1948-11-30) (75-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Funtington
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • ludartisto
TTT
Retejo http://www.pricasso.com
vdr
Video de Pricasso pentranta

Li naskiĝis en Britujo. En 1977 li migris al Aŭstralio. La ideo pentri per peniso venis al li en 2005 en necesejo por viroj, kie li, inspirite de la spektaklo Puppetry of the Penis,[2], glitigis sian penison al la urinejo imitante pentradon de vizaĝeto.[1] La kromnomon Pricasso li elektis en 2006;[1] tiu nomo estas vortokunfando de prick, anglalingva slanga vorto por peniso, kaj Picasso, la familia nomo de la pentristo Pablo Picasso.

En 2011, kiam li aĝis 61 jarojn, li partoprenis en la germana talent-elsendo Das Supertalent.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Pricasso - Artist Profile. Arkivita el la originalo je 2006-11-20. Alirita 2006-11-20.
  2. The Art of Pricasso[rompita ligilo]
  3. Penis-Künste und Mumu-Musik. Arkivita el la originalo je 2013-06-09. Alirita 2013-06-09.

Eksteraj ligiloj redakti