Distrikto Prignitz

(Alidirektita el Prignitz)
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Perleberg
Areo: 2 123 km²
Loĝantoj: 76 045
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 37 po km²
Aŭtokodo: PR
Municipokodo: 12070
Komunumoj: 26
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Prignitz (germane: Landkreis) situas en la ekstrema nordokcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Perleberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 123,39 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 76 045 homoj; do meznombre 37 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Prignitz estas signita per 11.

Najbaraj distriktoj estas oriente Ostprignitz-Ruppin (9), sude Stendal (en Saksio-Anhalto), sudokcidente kaj okcidente Lüchow-Dannenberg (en Malsupra Saksio) kaj en la nordo Ludwigslust-Parchim (en Meklenburgo-Antaŭpomerio).


Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 26 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Bad Wilsnack ¹ (2588)
  2. Lenzen (Elbo) ¹ (2038)
  3. Meyenburg ¹ (2090)
  4. Perleberg (12 108)
  5. Pritzwalk (11 777)
  6. Putlitz ¹ (2624)
  7. Wittenberge (16 837)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Groß Pankow (Prignitz) (3816)
  2. Gumtow (3299)
  3. Karstädt (5980)
  4. Plattenburg (3319)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)

1 Bad Wilsnack/Weisen (6108)

  1. Bad Wilsnack, urbo * (2588)
  2. Breese (1491)
  3. Legde/Quitzöbel (591)
  4. Rühstädt (458)
  5. Weisen (980)

2 Lenzen-Elbtalaue (3921)

  1. Cumlosen (719)
  2. Lanz (708)
  3. Lenzen (Elbo), urbo * (2038)
  4. Lenzerwische (456)

3 Meyenburg (4145)

  1. Gerdshagen (465)
  2. Halenbeck-Rohlsdorf (524)
  3. Kümmernitztal (373)
  4. Marienfließ (693)
  5. Meyenburg, urbo * (2090)

4 Putlitz-Berge (4735)

  1. Berge (724)
  2. Gülitz-Reetz (441)
  3. Pirow (433)
  4. Putlitz, urbo * (2624)
  5. Triglitz (513)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti