Primorsko (Teodozia municipo)

loĝloko en Krimeo

Primorsko (ruse Приморский, ukraine Приморський, krime-tatare Hafuz) estas urbotipa loĝloko de la Teodozia municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas en la sudorienta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la Nigra maro, 14 kilometrojn for de Teodozio kaj 130 kilometrojn for de Simferopolo. Tra la loĝloko pasas la lande grava aŭtovojo Novorosijsko-Simferopolo, kiu ligas la loĝlokon al ĉiuj aliaj urb(et)oj de ARK.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Primorsko
ruse Приморский
ukraine Приморський
krime-tatare Hafuz
Apartenas al: Teodozia municipo, Primorska komunumo
Koordinatoj: 45° 7′ N, 35° 29′ O (mapo)45.12166666666735.482222222222Koordinatoj: 45° 7′ N, 35° 29′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~20 m
Loĝantaro: 14 374 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98176
Telefonkodo: +380-6562
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Hafuz (ĝis 1952)

Oficiala paĝaro nekonata

Primorsko (Krimeo)
Primorsko (Krimeo)
DMS
Primorsko
Primorsko
Primorsko
Situo de Primorsko sur la mapo de Krimeo
vdr

Primorsko estas populara ripoz- kaj kurac-loko. La plej grava industria entrepreno estas ŝip-konstrua uzino. En la loĝloko estas 3 mezlernejoj, teĥnika lernejo, filio de Kerĉa ŝip-meĥanika teĥnika lernejo, hospitalo, multaj ripozejoj, kultur-domo, porinfana sporta lernejo.