Prokrastlinea memoro

Prokrastlinea memoro estas malnova aparato kapabla stoki datenojn profitante la tempon, kiun signalo bezonas por disvastigi tra fizika medio. Tipa ekzemplo estas hidrargaj prokrastlineaj memoroj. Tiuj konsistas el tubo plenigita kun hidrargo kun transduktilo, kutime piezoelektra, ĉe ĉiu fino.

Memoro kun 18 hidrargaj lineoj de UNIVAC I (1951)
Prokrastlinea memoro per tordodrato

PrincipoRedakti

La enhaveco de ĉiu prokrastolineo dependas de la rapido de disvastigo de ondo en la fizika medio, kiu konsistigas la memoron, la grandecon aŭ daŭron de ĉiu bito kaj la longo de la prokrastolineo. Tiel, se la elektra signalo de ĉiu bito daŭras B sekundojn kaj la rapido de disvastigo en la medio estas V metroj/sekundo, sekvas ke la perturbo de ĉiu bito en la medio okupas B*V metrojn; tial, memoro kun longo de L metroj povos stoki L/(B*V) bitojn.

HistorioRedakti

La uzo de prokrastlineaj memoroj estis inventita fare de J. Presper Eckert dum la 1940-aj jaroj kaj estis uzita por EDSAC, EDVAC, UNIVAC I kaj ankaŭ por la unua persona komputilo en historio, la Olivetti Programma 101 kies funkcia principo estis bazita sur la magnetostrikto de kordo de piano.