Propraj Nomoj en Esperanto
(Alidirektita el Propraj nomoj en Esperanto)
Propraj Nomoj en Esperanto estas verketo (43-paĝa) de Délio Pereira de Souza. La libreto celas helpi la gepatrojn, kiuj atendas gefilon, por elekti nomon en Esperanto, la idiomo, kiu baldaŭ (laŭ la aŭtoro) estos parolata en la tuta mondo. La libreto eldoniĝis en 1996, fare de la eldonejo SES Lorenz en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
Vidu ankaŭ
redakti- Auld, William 1976 : Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaruraj kuntekstoj, en Facetoj de Esperanto, Brita Esperanto-Asocio, pp. 39-48.
- Eigennamen in Esperanto
- Pri Landnomoj – La sistemo de Dro Zamenhof. Rimarkoj pri la Propraj Nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo
- Skribado kaj Prononcado de la Personaj kaj Lokaj Nomoj
Eksteraj ligiloj
redakti- Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj, Oficialaj Informoj, Numero 22 - 2013 10 10
- Pri esperantigo de propraj nomoj, el Sennacieca Revuo, 1952
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj