Facetoj de Esperanto

Esearo de William Auld
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Facetoj de Esperanto[1] estas esearo verkita de William Auld kaj eldonita fare de la Brita Esperanto-Asocio en la jaro 1976. Ĝi pritraktas jenajn temojn :

  • Evoluo de la poezia lingvaĵo en Esperanto
  • Kompara literaturo - ĉu ebla studobjekto?
  • Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaruraj kuntekstoj
Facetoj
de Esperanto
Facetoj de Esperanto
Facetoj
de Esperanto
Aŭtoro William Auld
Eldonjaro 1976
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 52
vdr

La dokumento ankaŭ enhavas poemforman "Letero-n al William R. Harmon".

Eltiraĵoj redakti

 
 ...ni konstatu unue, ke efektive grandega nombro da nomoj estas jam plene asimilitaj en Esperanton : Ŝekspiro, Parizo, Cezaro, Sudameriko, Skotlando, Rabelezo, Boĵolezo, k.t.p. Ili sidas perfekte en la lingvo, kaj estas deklinacieblaj. Eĉ tiuj, kies asimilita formo kutime ne havas finan -o estas deklinecieblaj : zamenhofa teksto, kabeiĝi, labori sisife. Kelkaj estas asimilitaj en du formoj, kaj pri ili ankoraŭ ne estas findecidite : Heraklo aŭ Herkulo; Bulgarujo aŭ Bulgario? Venuso aŭ Venera? Tamen temas en tiaj kazoj pri konkurenco inter indiĝene asimilitaj formoj. Pri la nomoj jam asimilitaj ne ekzistas problemo, kaj tial ili starigas jenan gravan demandon : se iuj multaj nomoj estas asimilitaj, kial Esperanto ne asimilu ĉiujn? Kompreneble faktoro de ofteco, vasta konateco kaj oportuneco ludas rolon...

... Pro la menciitaj psiĥologiaj kaŭzoj estus senespere atendi en la nuna konjunkturo, ke ĉiuj esperantistoj tuj komencos esperantigi siajn nomojn. Nenio malhelpas, ke ili daŭrigu kiel ĝis nun. Sed sur la paĝoj de la skribita literaturo ŝajnas jam tempo, ke la verkistoj apliku multe pli celkonscie ol ĝis nun la solvon n-ro 3 : esperantigo de la nomoj. Tio estas, elekti tiun formon (fonetikan, etimologian, internacian, tradukitan), kiu sidas plej hejmece inter la ceteraj vortoj esperantaj... Mi konsilus eviti formojn, kiuj estas iel "fremdaj" al Esperanto, kiel ekzemple komencmajuskla Ŭ. La serioza kaj konsekvenca elprovado de tiu ĉi solvo sur la kampo literatura, kie oni evitas tiajn problemojn kiajn la mistifiko de la poŝta servo, k.t.p., liveros atentindajn konstatojn pri la pli ĝenerala problemo - kiu ĝis hodiaŭ restas unu el la malfortaj flankoj de niaj lingvaj kutimoj. 
— La transskribo de propraj nomoj, p. 40, 47

Recenzoj redakti

 
 Ĉi tiu modestaspekta kaj iom miksopota libreto enhavas kelkajn interesajn artikolojn de nia eminenta poeto. La ĉefa el ili, "Evoluo de la poezia lingvaĵo en Esperanto", estas valora eseo, kiu iam transformiĝu en pli detalan studon. De la unuaj verkoj de Zamenhof, Kofman, Grabowski, ĝis la eksperimentoj de Auld, G. Mattos, E. de Kock, iras fadeno atestanta samtempe pri la unueco kaj pri la evoluiveco de nia lingvo. La rolo de la ĉefaj novigantoj (Privat, Miĥalski, Ragnarsson, Auld mem) estas trafe analizita, la fifama neologisma kverelo ("tiu delonge eluzita disputtemo") sobre relokita en sian historian kadron. La aŭtoro eĉ permesis al si (p. 7) dubi pri la dogmo de la gramatika kategorieco de la "radikoj" (interesa prilingva parentezo).
La artikolo "Kompara literaturo - ĉu ebla studobjekto?" reliefigas la kontraŭdirojn de tiu fako, kiu ne iĝu viktimo de la superstiĉo pri la "unikeco" de ĉiu lingvo, sed nepre prezentas la "netrapaseblan sojlon" de la lingva aparteco. Auld, same kiel Waringhien, kiu pli frue esprimis sin pri la sama problemo, konkludas per la neceso uzi Esperanton por solvi tiujn kontraŭdirojn.
Poste, William Auld (aŭ Vilhelmo Oldo?) resumas la problemon de la transskribo de propraj nomoj en literaturaj verkoj, montrante ties ĥaosan staton kaj eblajn solvojn. Prave li skurĝas la okcidenteŭropajn superstiĉojn regantajn sur tiu tereno.
Fine, Auld dediĉas sian talenton al la epistola genro. Rezultiĝas filozofiema versletero al amiko, el kiu ni povas tiri unu ideon :
temas, ke ni mem avangardu
konscie pri la mondvizio

"Ni" - estas la Esperantistoj. Deklaro bedaŭrinde u-moda : La Esperantistoj ja plorige postlamas ĉiujn nuntempajn revoluciojn, inkluzive ideologiajn. 
— februaro 1979, Michel Duc Goninaz, Esperanto, 878 (2), paĝo 30

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti